Ekzilo de Bahá'u'lláh

periodo de vivo de Bahá'u'lláh, ekde lia liberiĝo (1853) el malliberejo ĉe Teherano, ĝis lia morto (1892); dum tiu periodo li estis ekzilita ĉe Bagdado (1853–1863), Istanbulo (1863), Edirne (1863–1868), kaj Akko (1868–1892)

Bahá'u'lláh estis enprizonigita en la subtera karcero Síyáh-Chál (perse : سیاه چال‎ ​ "nigra truo") de Teherano de aŭgusto ĝis decembro 1852. Poste li estis ekzilita al Bagdado en Irako (1853-1863), sekve al Konstantinopolo (1863) kaj Adrianopolo (1863-1868), fine al Akko en Palestino (1868-1892) ĝis sia morto.

Mapo de Ekzilo de Bahá'u'lláh
(desegnis Eric Coffinet tion laŭ mapo verkita en 1968 de S-ro M. Muhammad Labib por la Bahaa Kunveno de Palermo)
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Bahá'u'lláh ekzile vojaĝis dum tre malvarma vintro de Teherano ĝis Bagdado tra :

01 ) Ṭihrán (ekiro je la 12-a de januaro 1853 = 1-a de Rabí'u'th-Thání 1269 Ap.H.)
02 ) Rayy
03 ) Ḥasan-Ábád
04 ) Qalay-i-Muḥammad 'Alí Khán
05 ) 'Alí-Ábád
06 ) Kushk-i-Nuṣrat
07 ) ghir-Ábád
08 ) Manzaríyyih
09 ) Qum
10 ) Taláb
11 ) Dih-i Táj-Khátún
12 ) Jáhrúd
13 ) Sìyávashih
14 ) Sárúq
15 ) Diz-Ábád
16 ) Hamadán
17 ) Gardani-yih Asad-Ábád
18 ) Asad-Ábád
19 ) Kangávar
20 ) Sahnih
21 ) Bísutún
22 ) Kirmánsháh
23 ) Máhí-Dasht
24 ) Hárún-Ábád
25 ) Karand
26 ) Surkhih Dízíh
27 ) Sar-i Pul-i Zaháb
28 ) Qasr-i Shírín
29 ) Khusraví
30 ) Khánaqín ('Iráq)
31 ) Qizil-Rubát
32 ) Sháhribán
33 ) Ba'qúbih
34 ) Baghdád

Bahá'u'lláh alvenis al Bagdado je la 8-a de aprilo 1853 (28-a de Jamádíyu'th-Thání 1269 p.H.)

Dum pli ol unu monato Bahá'u'lláh estis loĝanta en domo je Kázimayn, kaj poste li revenis al Bagdado.

Li foriris al la Kurdistano je la 10-a de aprilo 1854 (12-a de Rajab 1270 p.H.), kie li estis vivanta ermite sur la monto Sar-Galú ĉe la urbo Sulaymáníyyih (Takyiy-i-Mawláná)

Li revenis al Bagdado je la 19-a de marto 1856 (12-a de Rajab 1272 p.H.).

Bahá'u'lláh publike deklaris sian mision al siaj kunuloj, ĵus forironta al Konstantinopolo, en la ĝardeno de Najíbíyyih (Ĝardenoj de Riḍván) de la 22-a de aprilo (3-a de Dhi'l-Qa'dih 1279 p.H. aŭ 13-a de Jalál 20 B.E.) ĝis la 3-a de majo 1863 (14_a de Dhi'l-Qa'dih 1279 Ap.H. aŭ 5-a de Jamál 20 B.E.)

Li ekzile ekvojaĝis al Konstantinopolo je la 3-a de majo 1863 tra :

35 ) Firayját
36 ) Judaydih
37 ) Dili-'Abbás
38 ) Qarih-Tapih
39 ) Saláhìyyih
40 ) Dúst-Khurmátú
41 ) Távuq
42 ) Karkúk
43 ) Irbíl
44 ) Rivero Záb
45 ) Bartallih
46 ) Musúl
47 ) khú
48 ) Jazírih
49 ) Nisíbín
50 ) Ḥasan-Áqá
51 ) Márdín
52 ) Díyár-Bakr
53 ) Ma'dan-Mis
54 ) Kharpút
55 ) Ma'dan-Nuqrih
56 ) Dilik-Tásh
57 ) Sívás
58 ) Ṭúqát
59 ) Amasia
60 ) Iláhíyyih
61 ) Sámsún
62 ) Sinopo (per ŝipo)
63 ) Anyábulí (per ŝipo)
64 ) Konstantinopolo

Bahá'u'lláh alvenis al Konstantinopolo (nuna Istanbulo je la 16-a de aŭgusto 1863 (1-a de Rabí-ul-Avval 1280 p.H.), sed restis tie dum nur mallonga tempo, ĉar li estis denove ekzilita al Adrianopolo (nuna Edirne, en la eŭropa parto de Turkio) , vojaĝante tra :

65 ) chik-Chakmachih
66 ) Búyúk-Chakmachih
67 ) Salvarí
68 ) Birkás
69 ) Bábá-Iskí
70 ) Andrianopolo

Bahá'u'lláh restadis en Adrianopolo de la 12-a de decembro 1863 (1-a de Rajab 1280 p.H.) ĝis la 12-a de aŭgusto 1868 (22-a de Rabí’u’th-Thání 1285 p.H.), kaj li estis en tiu urbo kiam li anoncis sian mision al la mondo.

Li poste estis ekzilita al Palestino tra :

71 ) Uzún-Kúprú'
72 ) shánih
73 ) Gallipoli
74 ) Madellí (per ŝipo)
75 ) Smirno (per ŝipo)
76 ) Aleksandrio (per ŝipo)
77 ) Port Saïd (per ŝipo)
78 ) Jáffá (per ŝipo)
79 ) Ĥajfo (per ŝipo)

Bahá'u'lláh finfine alvenis al Akko ( 'Akká) je la 31-a de aŭgusto 1868 (12-a de Jamádíyu'l-Avval 1285 p.H.).

Li estis enprizonigita en la kazerno de Akko dum 2 jaroj, 2 monatoj kaj 5 tagoj… kaj poste li estis asignita je rezidejo en tiu pun-kolonio dum 9 jaroj.

Bahá'u'lláh pasigis la lastajn 24 jarojn de Sia vivo – ankoraŭ kiel prizonulo de la Otomana imperio - en la urbo de Akko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.

Li forpasis en la domego de Bahjí je la 29-a de majo 1892 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.), kie li estas entombigita.