Ekzoto, ankaŭ ekzotiko (greka ina adjektivo εξωτική, ekzotikí, "eksterlandaĵo", "fremdaĵo", "ekzotaĵo", trans latina exoticus, "eksterlandano") signifas aĵojn perceptitajn kiel speciale fremdaj aŭ alimaniere eksterordinaraj.

Ekzotulo parte estas nomigo por eksterordinaraj aŭ fremdaj homoj. Troan emfazigon de ekzotaj aspektoj de fremdaj homoj oni nomas ekzotismo.

Ekzotuloj krome estas maloftaj, importitaj dombestoj aŭ kulturplantoj, kiuj origine devenas el aliaj mondopartoj.

Ekzotaĵoj estas fruktoj, kiuj devenas el aliaj mondopartoj. En la geologio korpojn oni nomas ekzotaj, kiuj fremdas en sia ĉirkaŭaĵo. Ekzemploj estas ŝtonoj, kiujn transportis glaciaroj el norda Eŭropo en mezan Eŭropon dum la glaciepoko.