Martín Fierro

rolulo de la poeziajxo de José Hernández
(Alidirektita el El Gaucho Martín Fierro)

El Gaucho Martín Fierro (la gaŭĉo M.F.) estas argentina rakonta poemo, verkita en verso de José Hernández en 1872, nome literatura verko konsiderata modelo de la subĝenro gaŭĉa en Argentino, Urugvajo kaj Suda Rio-Grando (sude de Brazilo). Ĉar estas ankaŭ daŭrigo, nome La vuelta de Martín Fierro (la reveno), verkita en 1879, tiu libro estas konata ankaŭ kiel "La Ida" (la iro). Ambaŭ libroj estis konsiderataj kiel nacia libro de Argentino, sub la grupa titolo "El Martín Fierro". En "La Ida", Martín Fierro estas gaŭĉo nome laboristo kiun la socia maljusto igas kontraŭleĝa gaŭĉo.

El Gaucho Martín Fierro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Hernández
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro rakonta poezio • gaucho literature • epopeo
vdr

Tiu libro aperis precize en centoj da eldonoj kaj estis tradukita al pli ol 70 lingvoj, inter kiuj al Esperanto kaj al la keĉua.

Enhavo

redakti

La libro temas pri la sendependa, heroa kaj sinofera rolulo de la gaŭĉo. La poemo estas parte protesto kontraŭ la politiko de la argentina prezidento Domingo Faustino Sarmiento por rekruti perforte la gaŭĉojn por iri al la milito kontraŭ la indiĝenoj.

 
 
Aquí me pongo a cantar,
al compás de la vigüela
que al hombre que lo desvela
una pena extraordinaria,
como la ave solitaria
con el cantar se consuela.
Ĉi tie do mi ekkantas,
laŭ ritma sono gitara,
ĉar kiun neordinara
sufer' afliktas, simile
al bird' soleca, laŭttrile
konsolas lin kanto klara.
 
— José Hernández, unua strofo de Martín Fierro.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1-6. En la Unua Parto nome La gaŭĉo Martín Fierro, gaŭĉa laboristo de la pampoj bonaeraj, kiu vivas kun edzino kaj du filoj, estas rekrutita perforte por servir en fortikaĵo, nome por la milicoj kiuj luktas defende la argentinan landlimon kontraŭ la indiĝenoj, lasante sian familion. Tiu malriĉo kaj kompatindeco oftas en la literaturo de la epoko romantika; sed militistaj espertoj ne. Reveninte, lia bieno estas abandonita kaj li trovas nek la edzinon nek la filojn. 7-10. Malespere Martín Fierro mortigas negron en duelo, kio igas lin kontraŭleĝa gaŭĉo persekutita de la polico, kontraŭ kiu batalas; li akiras kompanon: nome la serĝento Cruz, kiu inspirita de la kuraĝo de Fierro unuiĝas al li meze de batalo.

 
Bildo de gaŭĉo.

En la Dua Parto nome La reveno de Martín Fierro, fuĝintaj, ambaŭ foriras al dezerto kie ili vivas inter indiĝenoj, espere trovi tie pli bonan vivon. Cruz rakontas ke li estis kaptinta estron kun edzino, mortigis lin kaj abandonis ŝin; en alia kverelo, vundas alian. Juĝisto proponas al MF iĝi soldato, sed Cruz kaj MF foriras duope. 1. Alvoko al kanto. 2. MF deklaras intencon iri ĉe indianoj, ili alvenas al grupo atakonta. 3. Sovaĝa portreto de indianoj, kiuj separas ilin du jarojn; poste rekuniĝo. 4. Poste ili prepariĝas por ataki: sovaĝaj kaj atakaj kutimoj. 5. Okazas rekrutado kaj oni forportas MF al milito kontraŭ indianoj, kie li suferas malbonajn viv- kaj labor-kondiĉojn. Batalo, venko super rivalo kaj fuĝo. Li ne estis pagata kaj estis fitraktata. Sovaĝa vivo de iamaj indianoj, kutimoj kaj rabaj kaj kontraŭ virinoj (rasisma priskribo). 6. Variolo. Morto de Cruz. 7-9. Kverelo kontraŭ indiano kiu fitraktas kristaninon kaj kiu mortas. 10. Fuĝo kun la virino. Priskribo pri ĉevaloj. 11. Romanco pri trovo de la filoj. 12. La pli aĝa: la pundomo, li estis enprizone. 13. La dua filo de MF vivas kun onklino, el kiu li heredis, 14-15. Sed zorganto perfidas, friponas, konsilas. 16. La zorginto malsanas kaj mortas. 19. Amsorĉo ĉe vidvino. 20. Fierro kun siaj filoj; venas Ruzumulo. 21. Kanto de Ruzumulo, estis ŝafpaŝtisto, cirkisto, vivis kun du onklinoj, amis mulatinon. 22. Soldatiĝo, trompoj en kartoludoj kaj aliaj vetludoj. 23. Oficiro ĉantaĝas kaj ŝtelas; rivaleco ĉe virino. 24. Fitraktado dum baloto. 25. Kantada rekrutado rilatita al balota voĉdonado kaj sinsekva akuzaro. 26. Akuzoj kontraŭ li, la filo de Cruz. 27-28. Malŝata kaj malriĉa vivo de soldatoj. 29. Kanta defio al MF. 30. Konkureckantado de MF kaj Ruzulumo, la negro, filo de la negro, mortinta iam de MF. Temas pri kantado, pri amo, pri laĝoj, pri tempopaso kaj mezuro. Nigrulo ostulas venĝon nome de dek fratoj. 31. Nokta kunvivo de MF kun siaj filoj kaj tiu de Cruz. 32. Konsiloj de MF. 33. Adiaŭo kaj verkosendo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La esperantlingva traduko

redakti
Martín Fierro
 
Martín Fierro
Aŭtoro José Hernández
Eldonjaro 1965
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Eldonisto
Paĝoj 289
 
vdr

Martín Fierro: argentina eposo estas tradukita fare de Ernesto Sonnenfeld kaj aperis en La Laguna en la jaro 1965 kun enkonduko de Ivo Lapenna, antaŭparolo de Ernesto Sonnenfeld, prezento de Julio Mafud kaj apendico de Juan Régulo Pérez, la eldonisto.

La priskribo fare de Julio Mafud

redakti

Julio Mafud, profesoro pri literaturo kaj sociologio, en sia Prezento al Martín Fierro tradukita en Esperanton fare de Ernesto Sonnenfeld, faras klaran priskribon kaj de la gauĉo ĝenerale, de la ĉefrolulo partikulare kaj eĉ de la literatura verko de José Hernández. Kiel ĉefaj trajtoj de la gaŭĉo li elstarigas lia "moviĝemo" en sia "izoleco"; li konas sian medion, nome la specojn de paŝtaĵoj, la vojojn, la ventojn ktp. La tranĉilo estas lia precipa ilo, kaj por manĝi kaj por lukti kaj por labori. La gitaro estas alia necesa utilo. Nur "escepte li havas familion", dum amikeco estas la nura socia rilato, kiun li agnoskas.[1]

La pampo estas malfacila vivejo, kie danĝeras movgrundoj, miraĝoj kaj malvarmaj ventoj. En tiu medio la gauĉo malaperas pro eŭropismaj intencoj ŝanĝi la tiean vivon. Tiukadre la verko Martín Fierro iĝas "cignokanto". La gaŭĉo klopodas rifuĝiĝi inter indianoj, sed tio li ne estas kaj tiele "en neniu el la du mondoj li povas vivi".[2]

La verko iĝis tuj ege populara, kion pruvas 11 eldonoj kaj 40 000 ekzempleroj venditaj en sep jaroj; kantantoj parkeris la poemon kaj la verko inciatis la tutan literaturon de socia protesto en tiu mondoregiono.[3]

Postparolo de Juan Régulo

redakti

La esperanta versio finas per "Apendico" de Juan Régulo Pérez, eldonisto. Li dekomence parolas pri la verkisto, nome José Hernández. Li elstarigas lian pampan edukitecon, politikan aliron al la provincaj tendencoj, ĵurnalistan dediĉon kaj agrikulturemen sintenon. Kuriozaĵo estas ke la verkisto mem estis konata siatempe ne laŭ sia propra nomo sed per la nomo de sia kreita rolulo, Martín Fierro, kvazaŭ temas pri sama persono.[4] Poste li finas per citaĵo de Luis Alberto Sánchez. kiu rilatas la verkon al la media deveno kaj precipe de Miguel de Unamuno, kiu komparas la rilaton de MF al la pampo kun la rilato de Don Kiĥoto kun Manĉo.[5]

Recenzoj

redakti
 
 Evidente, ĉiam reprezentas malfacilan taskon konscia traduklaboro. Des pli, tio okazas, se oni intencas kapti kaj redoni tiun sencon esprimitan laŭ tre karakteriza dialekta lingvaĵo, celante ne perfidi la intencon de la aŭtoro, precipe se per tiuj nuancoj la originalo altiras specialan atenton,, kaj se ili, vole-nevole, invitas la leganton eniri en la etoson kiu ŝvebas kaj regas ekster la kruda kaj ordinara lingva signifo.

Esperanto, kaj ĉiu ajn nacia lingvo, ne kapablas solvi absolute tiun problemon. Do ni ne miru, se oni asertas ke Ernesto Sonnenfeld ankaŭ ne kapablis malaperigi la ĉiaman ensorĉon. Certe li, pro sia altetaksata lingvodresado, konsciis pri tiu tabuo. Tamen, kuraĝe kaj efike, li entreprenis la kolosan taskon traduki la plej karakterizan kaj beletre altvaloran eposon de la argentina romantikismo, kiu temas pri la pampo kaj la moroj koncernantaj Ia liberan vivon de ĝiaj plej enradikiĝintaj enloĝantoj: la gaŭĉoj. Dum antaŭparolo E. Sonnenfeld prezentas argumentadon por provi pravigi sian sintenon kaj specifajn rimedojn elpensitajn — kaj uzitajn — por solvi parton de la nekalkuleblaj .malfacilaĵoj, kiujn li nepre trovis laŭlonge de la esperantigado. Tamen, oni povas plimalpli indulgeme akcepti la malmultajn licencojn, kiuj sendube helpis glatigi la bonan observadon de la ritmo, aŭ pli bone, de la metrika kalkulado. Tiuj licencoj koncernas preskaŭ ekskluzive pri diftongigo. Laŭ persona aprezado, mi ne aprobas la defendon kiun, pri ili, faras la tradukisto: ĉar adopti formojn kiel tiujn de «pjedo», «manjero», «serjoza», ktp, estas grave atenci morfologion, eĉ en poezia uzado. La tradukisto kapablis preskaŭ redoni masive la eksterlingvan esencon de la originala lingvaĵo, per fidela identiĝo kun la mesaĝa poezio de José Hernández. Sincere dirite, la tradukita eposo estas elmontro de konstanta moviĝo, karakteraj reagoj kaj priskriboj kiuj sentimentale plivalorigas ĉion, kio rilatas al la gaŭĉo kaj lia preskaŭ paria destino. Jen do vojo de fideleco al la originala verko. Jen do kial la tradukisto kapablis ĵongli per plej ĝusta kaj trafa Esperanto-materialo: serĉante entuziasme la aŭtentikecon de sentimentoj. Li tiel esprimis, kiel eble plej fidele, la animan puŝforton de la mirinda verko. Do Sonnenfeld, sukcesis anstataŭi la raran dialektan oraĵon, en arĝentan identiĝon animplenan, ĉar la fervora tradukaĵo situigas la leganton en tiujn ĝustan stadion kaj atmosferon, por tiel elkomprenigi la veran dramon de la heroo — de Marteno Fierro —, kies odiseo estas tiu de la gaŭĉo, en la pasinteco, alcele de amo kaj justeco. La traduka aŭtoro uzis indiferente kaj rimojn konsonancajn kaj asonancajn, kun efiko kontentiga kaj plenmontrita. Krome, la versoj prezentiĝas sintakse klaraj kaj kun vortsenco zamenhofa; kaj, bonrezulte, tio helpas ke la longa poemo fluu senpezeco, kaj ke la leganto povu interese ĝui laŭ maksimuma ebleco ĝian transcendon, kiu disvolviĝas tra epizodoj kortuŝaj kaj atentokaptaj, ĉar la argumento neniam stagnas, malgraŭ la rakonta teĥniko kaj spite la personan kaj subjektivan «kantadon» de la protagonistoj. Legante tiun esperantigitan eposon, kiu tiel inde kaj perfekte ebligas al la tuta mondo koni la universalan beletristikan valoron de la hispanligva originalo, mi plendis pro la bedaŭro, ke multaj naciaj ĉefverkoj ne sufiĉe diskoniĝis fame, nur pro la tradukaj malfacilaĵoj, precice se la originalo ne apartenas al tiuj lingvoj, kiujn oni iom malprave nomas mondkulturajn. La recenzata libro enhavas enkondukon verkitan de Prof. D-ro. Ivo Lapenna, per kiu li reliefigas la jam efektivan, kai pli eblan, eldonistan esperantistan roladon en la Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de la Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj. Sekvas «Antaŭparolo» de la tradukisto, kaj «Prezento» de Prof. Julio Mafud. Kaj ambaŭ enkondukoj bildigas klarajn konceptojn kai personajn konsiderojn. La libro finiĝas per «Apendico» de Prof. Juan Régulo Pérez —la plej entreprenema eldonisto de la nuntempa Esperanto-Movado, kaj eldonisto de Martin Fierro — kiu presentas akvaforte la ĉefajn biografiajn trajtojn de la aŭtoro, la granda poeto José Hernández.

Resume, oni devas diri ke la volumo estas altvalora laŭ ĉiu aspekto, jen beletra, jen traduka, ien eldona. «Estafeto» [tiel] denove prezentis al la esperantistaro veran juvelon, skrupule ellaboritan. Kaj mi ne povas rezisti la tenton fini tiun recenzon citante eseajn vortojn de don Miguel de Unamuno, kiuj mi eltiras el la menciita «Apendico »: Martin Fierro estas, inter ĉio latinamerika, kion mi konas, la plej ĝisfunda hispana verko. Kiam pampa kantisto, sub ombro de ombuo, ĉe la senfina silento de l’ dezerto, aŭ ĉe nokto trankvila sub ombro de la steloj, agordas gitare la monotonajn strofojn de Martin Fierro, kaj kortuŝitaj gaŭĉoj aŭskultas la pampan poezion, certe ili sentas, nescie kaj nekonscie, ke el la fundo de iliaj spiritoj ŝprucas neestingeblaj eĥoj de la praa Hispanujo, ehoj, kiujn heredigas al ili, kune kun la sango kaj la animo, iliajn prapatroj. 
— Gabriel Mora. Boletín n159 (jan 1967)

Referencoj

redakti
  1. Julio Mafud en Prezento al José Hernández, Martín Fierro, J. Régulo, La Laguna, 1965, pp. 19-20.
  2. Paĝo 23.
  3. Paĝo 24.
  4. Juan Régulo Pérez en "Apendico" al José Hernández, Martín Fierro, J. Régulo, La Laguna, 1965, p. 287. Por la tuta ĉapitro pp. 283-288.
  5. citita verko, pp. 287-288.

Elizabeth Barrett Browning, "To Flush, My Dog" by from Poems. London: Edward Moxon, 1844. Public Domain. Source: Edward Moxon ( Poems, 1844)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti