San Vitero

(Alidirektita el El Poyo)

San Vitero [sanbiTEro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio.

San Vitero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49523
Demografio
Loĝantaro 447  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 6° 21′ U (mapo)41.775527777778-6.3483472222222Koordinatoj: 41° 47′ N, 6° 21′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 64,23 km² (6 423 ha) [+]
San Vitero (Provinco Zamoro)
San Vitero (Provinco Zamoro)
DEC
San Vitero
San Vitero
Situo de San Vitero
San Vitero (Hispanio)
San Vitero (Hispanio)
DEC
San Vitero
San Vitero
Situo de San Vitero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Vitero [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Poyo, San Cristóbal de Aliste, San Juan del Rebollar, San Vitero kaj Villarino de Cebal, okupas totalan areon de 64,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 473 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 68 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 12 km el la landlimo kun Portugalio.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 10-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti