El Rasillo de Cameros

El Rasillo de Cameros [elraSIljo dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero.

El Rasillo de Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26124
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 2° 42′ U (mapo)42.194444444444-2.6980555555556Koordinatoj: 42° 12′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 098 m [+]
Areo 13,61 km² (1 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Rasillo de Cameros (Provinco Rioĥo)
El Rasillo de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
El Rasillo de Cameros
El Rasillo de Cameros
Situo de El Rasillo de Cameros
El Rasillo de Cameros (Hispanio)
El Rasillo de Cameros (Hispanio)
DEC
El Rasillo de Cameros
El Rasillo de Cameros
Situo de El Rasillo de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Rasillo de Cameros [+]
vdr
La municipa teritorio de El Rasillo de Cameros, en la sudo de la regiono.
Preĝejo.
Tipa angulo.
Tipa angulo.

Geografio redakti

Ĉe la ĉefa urba kerno fluas la rojo San Mamés al la Akvorezervejo González Lacasa je 2 km sudoriente.

Ĝi estas komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-253 sude al Ortigosa de Cameros, la akvobaraĵo ekkonstruita dum la Dua Hispana Respubliko kaj la domareto Peñaloscintos. Nordoriente estas Nieva de Cameros kaj la nacia ŝoseo N-111.

Historio redakti

Estis trovitaj restaĵoj de prahistorio (Bronzepoko) kaj romia epoko.

El Rasillo de Cameros iam apartenis al Ortigosa de Cameros ĝis en 1817 Fernando la 7-a deklaris ĝin villa, post pago de 12 500 realojn al Ortigosa de Cameros.

Dum la Moderna Epoko, El Rasillo prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Pro tio, en 1733, Filipo la 5-a liberigis el militservo la lanistoj kaj ŝafopaŝtistoj de Laguna de Cameros, Lumbreras, Pradillo kaj Ortigosa de Cameros.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 407 loĝantoj ĝis 100 en 1970-aj jaroj kaj poste oni rekuperiĝis iomete ĝis nunaj 136.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, la diglago, mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti