El Viso de San Juan

El Viso de San Juan estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun Casarrubios del Monte, Carranque, Illescas, Cedillo del Condado, Palomeque kaj Chozas de Canales, ĉiuj de la provinco de Toledo.

El Viso de San Juan
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45215
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Emilio Martín Navarro
Demografio
Loĝantaro 3 558  (2010)
Loĝdenso 67,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 3° 55′ U (mapo)40.141666666667-3.9172222222222Koordinatoj: 40° 9′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 653 m [+]
Areo 53 km² (5 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Viso de San Juan (Hispanio)
El Viso de San Juan (Hispanio)
DEC
El Viso de San Juan
El Viso de San Juan
Situo de El Viso de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Viso de San Juan [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Viso de San Juan en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "viso" devenas de latina vorto, kastiligita en la 14a jarcento, kiu signifas "perdita" aŭ "malaperita". Laŭ oni diras en dokumento de 1576 "... la vilaĝo de El Viso nomiĝis tiele ĉar estis situanta sur alto kaj el ĝi videblas multaj vilaĝoj kaj teroj...".

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Viseños. La censita populacio en 2010 estis de 3.558 loĝantoj kaj la denseco estas de 67,13 loĝ/km². El la komenco de la 20a jarcento la populacio dekobliĝis pro proksimeco al regiona kaj ŝtata ĉefurboj.

Situo redakti

El Viso de San Juan estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 653 m; je 39 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

En 1576 estis konata simple kiel El Viso, vilaĝo de la regno de Toledo, ene de la komarko de Las Arenas (La Sabloj aŭ Sablejoj). Ĝi apartenis al senjorlando de Fernando de Alarcón, komandoro de la ordeno de Sankta Johano.

Dum la demokratia epoko post la 1980-aj jaroj la urbestroj estis dekstruloj.

Vidindaĵoj estas Kastelo de Olmos (ulmoj) kaj preĝejo de Mario Magdaleno.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti