El año de las luces

El año de las luces (La jaro de la lumoj, reference al vekiĝo) estas hispana filmo reĝisorita de Fernando Trueba en 1986.

El año de las luces
filmo
Originala titolo El año de las luces
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986, 26 maj. 1988
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Juan Amorós
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Rafael Azcona • Fernando Trueba
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Francisco Guerrero
Rolantoj Jorge Sanz • Maribel Verdú • Manuel Alexandre • Chus Lampreave • Verónica Forqué • Rafaela Aparicio • Diana Peñalver • Pedro Reyes • José Sazatornil • Santiago Ramos • Violeta Cela • Carlos Lucas
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Printempe 1940, tuj post la Hispana Enlanda Milito, Manolo (Jorge Sanz), dekses-jarulo, kaj lia frato Jesús, ok-jarulo, estas portitaj de la plej aĝa frato, oficiro Pepe, al rura preventorio de Sierra de Gata, estrita de membroj de Falango kaj de ties ina filio Sección Femenina.

Manolo estas la nura adoleskulo, dum la ceteraj malsanuloj estas infanoj. Li vekiĝas al seksa entuziasmo sed li trovas respondon nek en instruistino Vicenta nek en servistino Paquita, dum nur la direktorino sekse memsubpremita, nome Irene, interesiĝas. Manolo protestas pro sia inkludo en la agado de la infanoj, ĝis oni akceptas, ke li studu memstare. Emilio, liberpensulo kaj pedelo de la sanatorio, gvidas lin en legado de Montaigne, Balzac kaj Flaubert.

Manolo tuj enamiĝas de la sukcedantino de Vicenta, María Jesús (Maribel Verdú), samaĝa junulino, kaj ili ekrilatas amafere kaj sekse. La direktorino Irene malkovras tion kaj resendas María Jesús kun ŝia onklo, la loka pastro (José Sazatornil) fakte lia patro, dum ankaŭ la aĝa frato de Manolo, Pepe, revenas por forporti forpelitan kun la cetero de la familio kaj tial la junaj amantoj apartiĝas porĉiame tuj post sia vekiĝo al amo, al sekso kaj al la vivo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj redakti