El embrujo de Shanghai

El embrujo de Shanghai (Ŝanhaja sorĉo) estas hispana filmo de 2002 reĝisorita de Fernando Trueba. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano El embrujo de Shanghai de Juan Marsé.

El embrujo de Shanghai
filmo
Originala titolo El embrujo de Shanghai
Originala lingvo hispana lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 12 apr. 2002
Ĝenro filmo bazita sur romano, suspensa filmo, filma dramo, aventura filmo, fantasta filmo
Kameraado José Luis López-Linares
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Fernando Trueba
Filmita en Gràcia • Port Vell • Estació del Nord • Madrido
Loko de rakonto BarcelonoGràciaŜanhajo
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Ariadna Gil • Aida Folch • Fernando Tielve • Eduard Fernández • Antonio Resines • Rosa Maria Sardà • Jorge Sanz • Juanjo Ballesta • Joan Borràs • Götz Otto • Féodor Atkine • Antonio Dechent • Bebo Valdés • Maife Gil • Ferran Rañé • Vicente Gil • Philippe Beglia • Josep Maria Domènech i Benages
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Barcelono post la Hispana Enlanda Milito, aperoj kaj malaperoj de gerilanoj kaj ekzilitoj en suda Francio (Tuluzo) kaj iliaj rakontoj pri aventuroj iom buntigas la grizan etoson de la plej malfacila epoko de la postmilito. Tiukadre rakonto de aventuro de unu el tiuj mitaj herooj, veturanta al Ŝanghajo por plenumi riskan mision inter murdistoj, eks-nazioj, belulinoj kaj sinistraj noktokluboj, lumigas la mornan vivon de du geadoleskuloj, nome Daniel (Fernando Tielve) kaj Susana (Aida Folch), ĝis la realo vekas ilin el tia sorĉo.

Daniel estas knaba pentristo kiu devas fari desegnon de la bela junulino Susana (malsana kaj enfermita en sia dormoĉambro), de kiu li estas enamiĝinta. Krome li akompanas maljunan revoluciulon (Fernando Fernán Gómez) kiu malsukcese kolektas subskribojn kontraŭ fabriko. La patrino de Susana (Ariadna Gil) estas ebriema biletvendistino en kvartala kinejo. Tiu ĉiutaga malhelo estas rompita per la alveno de ekzilito kiu rakontas iom post iom la aventuron de la malaperinta patro de Susana misie en Ŝanhajo. Tiu blankanigra rakonto imitas la holivudajn filmojn videblajn en la kvartala kinejo, kaj precize la samnoman usonan filmon The Shanghai Gesture (1941), reĝisorita de Josef von Sternberg. La virinan belulinan rolon de la rakonto estas ludata de Ariadna Gil mem. Alveno de nova ekzilito senmaskigas la figuron de la unua ekzilito, dum pafadon en la fino de la rakonto sekvas pafado en la reala historio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj redakti

La akso de la filmo estas kontrasto inter la enua reala vivo de la du geadoleskuloj (kaprica knabino kaj timida pentristo), siavice ligitaj respektive al ŝia patrino kaj al lia maljuna revoluciulo, kontraŭ la kineca rakonto de la ekzilito pri la supozata aventuro de la patro de Susana. La scenoj de la rakonto (blankanigraj) estas parodiaj de la holivudaj filmoj, sed ankaŭ mildigilo de la trista vivo de la ĉefroluloj. Kvankam la agado okazas en Ĉinio, la rakonto estas filmita en madridaj scenejoj, fakte parodiante la holivudajn filmojn kun agado supozeble en ekzotaj landoj aŭ inter ekzotaj popoloj, sed evidente tute falsigitaj.

La filmo ricevis tri Goja-premiojn kaj tri pliajn nomumojn.

Eksteraj ligiloj redakti