El florido pensil (filmo)
El florido pensil (La florplena pendoĝardeno) estas hispana filmo de 2002, reĝisorita de Juan José Porto, laŭ scenaro de Juan José Porto, Roberto Oltra kaj Roberto Vera.
El florido pensil | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El florido pensil |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2002 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Fernando Arribas Campa |
Reĝisoro(j) | Juan José Porto |
Scenaro | Juan José Porto |
Muziko de | Jesús Glück Sarasibar |
Rolantoj | Chus Lampreave • Jorge Grau • Jorge Sanz • Fernando Guillén Cuervo • Fernando Guillén • Emilio Gutiérrez Caba • Natalia Dicenta • Nadia de Santiago • María Isbert • Valentín Paredes • Carlos Lucas |
IMDb | |
Intrigo
redaktiLa filmo rakontas la vivon de grupo de bazlernejanoj en la epoko de frankismo reference al la eduka sistemo nomita de "nacikatolikismo", kiu miksis konservativan katolikismon kun naciisma diktatoremo, kun aprono de la oficiala katolika hierarkio tiam reganta. La epizodoj fokusas al aŭtoritatismo de la instrumetodoj, kaj la malfacilon kompreni diversajn studobjektojn, kiel ekzemple kelkajn pri religio kaj teologio, keil la afero de la Sankta Triunuo. Ĉio estas rakontata por okazigi amuzon kaj humoron el la perspektivo de la publiko de la fino de la 20-a jarcento, ĉar la filmo estas bazita sur la samnomaj teatraĵo kaj antaŭa eseo nome El florido pensil, de Andrés Sopeña Monsalve (1994).
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Fernando Guillén ... Don Julián
- El Gran Wyoming ... Don Secundino
- Natalia Dicenta ... Patrino de Sopeña
- Emilio Gutiérrez Caba ... Sopeña plenkreska
- María Isbert ... Doña Paquita
- Chus Lampreave ... Doña Pepa
- Francis Lorenzo ... Roberto Alcázar
- Jorge Sanz ... Pedrín
- Agustín González ... Parolanto