El informe de Brodie

El informe de Brodie (la raporto de B.) estas libro de la argentina verkisto Jorge Luis Borges publikigita en 1970. Ĝi enhavas dekunu rakontojn, kies intrigoj ne estas similaj inter si, sed ĉiuj baziĝas ĉefe sur la destino kaj la etiko. Multaj el la historioj fakte estas rakontoj kiujn iu rakontas al alia, do rakontitaj historioj.

El informe de Brodie
novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Argentino
vdr

Enhavoj redakti

  • La intrusa (La entrudulino), pri du fratoj enamiĝintaj el la sama virino.
  • El indigno (La nedignulo), pri junulo kiu kunlaboris kun amiko, kiu planis ŝtelon, dum kiu tiu rezultas mortinta.
  • Historia de Rosendo Juárez (Historio de R.J.), pri murdemaj gaŭĉo.j
  • El encuentro (La renkontiĝo), pri du kartludistoj kiuj kverelas, luktas per blankaj armiloj, kaj unu murdas la alian; Borges mem deduktas el la historio de la uzitaj armiloj, ke estis tiuj kiuj murdis fakte, kaj ne la luktintoj.
  • Juan Muraña, pri vidvino kiu estas elhejmigota kun sia fratino kaj nevo pro manko de lupago, kaj komentas, ke ŝia edzo estus defendinta ilin se li ne estus mortinta; la posedanto aperas murdita kaj la nevo supozas, ke estis lia onklino kiu murdis lin.
  • La señora mayor (La maturulino), pri maljunulino, filino de historia kolonelo kiu vivas en la memoro de alia epoko.
  • El duelo (La duelo), pri pentristinoj kiuj pentras kiel speco de duelo.
  • El otro duelo (La alia duelo), pri du rivalaj ĝauĉoj, kiuj, kiel militprizonuloj, estas kondamnitaj al gorĝotranĉo kaj posta kurado (!)
  • Guayaquil, pri diskuto inter Borges kaj alia verkisto pri kiu iru kopii historian leteron.
  • El evangelio según Marcos (La evangelio laŭ Marko), pri invitito en bieno kiu pasas la tempon dum inundo legante al familio de servistoj la evangelion: tiuj gapas ke Kristo lasis ke oni murdu lin.
  • El informe de Brodie (La raporto de B.), pri sperto de misiisto en malproksima tero.