El verdugo (La ekzekutisto) estas hispan-itala tragikomedia filmo de nigra humuro de 1963 reĝisorita de Luis García Berlanga. Ĝi estis filmita blank-nigre kaj aktuale estas konsiderata klasikaĵo de la hispana kinarto. Ĝi ricevis diversajn kin-premiojn ene de kaj ekster Hispanio.

El verdugo
filmo
Originala titolo El verdugo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1963
Ĝenro komedia dramo
Kameraado Tonino Delli Colli
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Scenaro Ennio Flaiano • Luis García Berlanga • Rafael Azcona
Filmita en Madrido • Majorko
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Miquel Asins
Rolantoj Nino Manfredi • Guido Alberti • Pepe Isbert • Emma Penella • José Luis López Vázquez • Ángel Álvarez • Julia Caba Alba • María Luisa Ponte • María Isbert • Chus Lampreave • Alfredo Landa • José Sazatornil • Rafael Hernández • Félix Fernández • Elvira Quintillá • José Orjas • Xan das Bolas • Emilio Laguna • Erasmo Pascual Colmenero • Lola Gaos • Goyo Lebrero • Sergio Mendizábal • Pedro Beltrán • Antonio Ferrandis
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Amadeo (José Isbert), nome ekzekutisto ekkonis José Luis (Nino Manfredi), nome laboristo de funebrentrepreno. José Luis ne sukcesas havi fianĉinon, ĉar junulinoj foriras eksciante lian laboron. Ankaŭ la filino de Amadeo, Carmen (Emma Penella), ne sukcesas havi fianĉon, ĉar ŝiaj pretendantoj same foriras eksciante la laboron de ŝia patro. Carmen kaj José Luis ekrilatas kaj ŝi eĉ gravediĝas. Amadeo esperas, ke oni havigu al li loĝejon kiel funkciulo, sed oni malakceptos tion ĉar li estos emerita kiam estus okazonta la havigon. Li kaj lia filino konvinkas José Luis akcepti la postenon de ekzekutisto por konservi la loĝejon, certigante lin ke li devos ekzekuti neniun. Tamen dum nuptoveturo en Majorko alvenis ekzekutordonon, kaj José Luis, terurigita, deziras demisii, eĉ se tio rezultos en perdo de la loĝejo ka redono de la ricevitaj salajroj. Amadeo kaj Carmen denove konvinkas lin por atendo ĝis la lasta momento, ĉar la ekzekutoto malsanas kaj eble mortos antaŭ la ekzekuto. Finfine, en memorinda kaj super-realisma sceno, José Luis estas trenita al la ekzekutejo, kvazaŭ ekzekutoto li mem anstataŭ ekzekutisto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Nino Manfredi (José Luis)
  • Emma Penella (Carmen)
  • José Isbert (Amadeo)
  • José Luis López Vázquez (Antonio)
  • Ángel Álvarez (Álvarez)
  • Guido Alberti (prizonestro)
  • María Luisa Ponte (Estefanía)
  • Julia Caba Alba (sinjorino de la unua konstruo)
  • María Isbert (Ignacia)
  • Erasmo Pascual (funkciulo)
  • Xan das Bolas (konstrugardisto)
  • José Orjas (markizo)
  • José María Prada (kuirgardisto)
  • Félix Fernández (sakristano)
  • Antonio Ferrandis (servestro)
  • Lola Gaos (sinjorino de la dua konstruado)
  • Santiago Ontañón (akademiano Corcuera)
  • Alfredo Landa (sakristano)
  • José Sazatornil (administristo)
  • Agustín González (unua viro de kverelo)
  • Goyo Lebrero (dua viro de kverelo)
  • Sergio Mendizábal (elegantulo)
  • Chus Lampreave (sinjorino de la tria konstruado)
  • José Luis Coll (orgenisto)
  • Manuel Alexandre (kondamnito)
  • Pedro Beltrán (malbonhumora gardisto)
  • Valentín Tornos (vendisto de la Librofoiro)
  • Elena Santonja (junulino en la Librofoiro)
  • Emilio Laguna (doganagentejo)

Kunteksto redakti

Kun Bienvenido, Mister Marshall kaj Plácido, El verdugo estas unu de la plej bonkvalitaj filmoj de Berlanga kaj por multaj, unu de la plej bonkvalitaj filmoj de la hispana kinarto. Parte temas pri kritiko kontraŭ la mortopuno kaj parte kiel ironia rekreado de la kontraŭdiroj de Frankisma Hispanio, farita meze de la diktatura reĝimo. Elstaras en la filmo la aktorado de José Isbert en sia rolo de ekzekutisto, de Nino Manfredi kiel ekzekutonto kaj de Emma Penella.

La fina sceno estas inspirata en la reala ekzekuto de Pilar Prades Expósito, kromnome la «venenigistino de Valencio», fare de la ekzekutisto Antonio López Sierra.​ Tamen kurioze, jarojn poste ankaŭ José Monero same akceptis la postenon de ekzekutisto konvinkita, ke li ne devos plenumi ĝin kaj volis demisii kiam oni postulis lian partoprenon en la ekzekutoj de Heinz Ches kaj de la anarkiisto Salvador Puig Antich. Finfine li povis realigi nur la ekzekuton de la unua (1974).

Eksteraj ligiloj redakti