Elaĉeta mono

(Alidirektita el Elaĉetmono)

Elaĉeta mono estas tiu monsumo, kiu estas transdonata kiel kompensa servo por liberigo de ostaĝo.

La historie plej grandan elaĉetan monon postulis la hispana konkeranto Francisco Pizarro en 1533 por liberigo de inkaa ĉefo Atahualpa: ĉirkaŭ 25 tunojn da oro kaj arĝento.

La lando nun kun la plej oftaj forrabookazoj por elpremo de elaĉeta mono estas Kolumbio en Sud-Ameriko.

La plej spektaklaj elaĉet-monaj postuloj trafis en Germanio la industriistan filon Oetker, la bankistan filon de Metzler kaj la rajdiston Hendrik Snoek.

Vidu ankaŭ redakti