Elama lingvo

mortinta lingvo kiun parolis la antikva popolo de Elamo en Mezopotamio

La elama lingvo estas mortinta lingvo kiun parolis la antikva popolo de Elamo en Mezopotamio - hodiaŭ la iama regno de la Elama Imperio situas en sudokcidenta Irano.

Tabulo kun nombraj signoj - pra-elama skribo en argilo, Suzo, Uruka periodo (jaroj 3200 ĝis 2700 antaŭ nia erao). Sekcio de Orientaj Antikvaĵoj, muzeo Luvro en Parizo.
en la 18-a jarcento antaŭ nia erao, Elamo situis rande de granda Babilono, sed dum la jarcentoj la fortoj ŝanĝiĝis
Tabulo el Suzo kun skribaĵo en la kojnoforma skribo el proksimume la jaro 1140 antaŭ nia erao

La lingvo estas malbone pristudita fare de sciencistoj, sed ĝi neniel rilatas al la sumera, la ŝemidaj lingvoj kaj la hindeŭropaj lingvoj, kaj nenia moderna lingvo originas el ĝi. Kelkaj fakuloj provis kunligi ĝin kun la dravida lingvaro. Antaŭ 3000 jaroj la elamanoj kreis duonpiktografan skribsistemon, nomita pra-elama. Pli poste kojnoforma skribo estis enkondukita. Dum longaj tempintervaloj nenio aŭdeblis pri la elama historio, ĝia situo kaj statuso. Konatas ke la plej lastaj surskriboj en la elama lingvo datiĝas el proksimume la jaro 320 antaŭ nia erao.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti