Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elaro.

Elaro estas neregula satelito de Jupitero.

Elaro
Natura satelito de Jupitero (VII)
Elara2-LB1-mag17.jpg
Aliaj nomoj Jupitero VII[1]
Historio
Malkovrinto Charles Dillon Perrine[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
2-a de januaro 1905[1]
Observatorio Lick[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 676 677 km
Discentreco 0,21
Klinangulo 26,63° (rilate al la ekliptiko)
30,66° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 257,77 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 86 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~8,7 × 1017 kg
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,031 m/s2
52 m/s
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo 0,04 (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 16,3[2]
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas malgranda objekto. Se, kiel la aliaj satelitoj de la himalia grupo, ĝia albedo estas 0,04 kaj ĝia denso 2,6 g/cm3 oni povas ĉirkaŭkalkuli ĝian grandon al 86 km kaj ĝian mason al 8,7 × 1017 kg.

MalkovroRedakti

Ĝi estis malkovrita la 2-an de januaro 1905 de Charles Dillon Perrine en la observatorio Lick [3] (Kalifornio, Usono) dum li pristudis fotojn de Himalio, kiun li mem malkovris antaŭ.

Ĝi ricevis la nomon Jupitero VII (la nuna sistemo de maldaŭraj nomoj ne estis tiam uzata), kaj ricevis sian nunan nomon nur en 1975.

NomoRedakti

En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Elaro [4], laŭ Elara, amatino de Zeŭso kaj patrino de la giganto Titjoso

OrbitoRedakti

Ĝi estas ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj klinangulon inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti