Malfermi la ĉefan menuon

Elborz-montara arbarstepo

Situo de la Irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo.
Damavand-Monto en Elborz-Montaro en Irano, la plej granda monto de Mezoriento.

La elborz-montara arbarstepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, kaj parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Azerbajĝano kaj Irano.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejon.

PriskriboRedakti

La ekoregiono konstituas aridan, montaran 1 000 kilometrojn longan arkon sude de Kaspia Maro, etendiĝante tra norda Irano ekde la limo de Azerbajĝano ĝis apud la limo de Turkmenujo. Ĝi kovras 63 300 kvadratajn kilometrojn kaj ampleksas la sudajn kaj orientajn deklivojn de Elborz-Montaro same kiel iliajn pintojn. La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj, kun siaj freŝe verdaj montflankoj kaj ebenaĵoj kiuj ricevas malsekecon de Kaspia Maro, estas la norda limo de tiu ekoregiono. La vasta Centra persa dezertobaseno konsistigas ĝian sudan limon.

Elborz-Montaro konsistas el kerno de granito kovrita de sedimentaj rokaĵoj inkludante kalkoŝtonoj, ardezoj, grejsoj, kaj tofoj. Metamorfaj rokoj kiel ekzemple skistoj, marmoroj kaj amfibolitoj ankaŭ estas vaste trovitaj [1]. La klimato estas arida kun jarpluvo kiu varias inter 150 mm kaj 500 mm, falanta plejparte kiel vintroneĝo.

Altitudoj tipe varias inter 2 000 kaj 4 000 metroj, kaj la plej alta punkto en Mezoriento, la 5 610 metrojn alta Damavand-Monto, troviĝas ĉi tie. Damavand-Monto ankaŭ estas la plej alta vulkano en Azio kaj sub sia pint-kratero troviĝas fumaroloj kaj termofontoj same kiel glaĉeroj.

FlaŭroRedakti

La junipero (Juniperus excelsa subsp. polycarpos) estas la plej komuna arbo en tiu ekoregiono. Ĝi antaŭe kovris sudajn flankojn de la deklivaro, sed arbarekspluatado tre reduktis ĝian arealon al nealireblaj areoj kaj altaj altitudoj. Arbedoj en la ekoregiono estas atlasa pistakujo (Pistacia atlantica), Cotoneaster racemiflora , turkmena acero (Acer turcomanicum), kaj migdalo (Amigdalus spp.). Artemizio (Artemisia spp.) estas komuna herbeca planto.

FaŭnoRedakti

Tiu ekoregiono gastigas plurajn grandajn mamulospeciojn. Brunaj ursoj (Ursus arctos) vagas en la montaro dum izolaj kapreoloj (Capreolus capreolus) manĝas herbon kaj berojn en kaj ĉirkaŭ la arbaroj. Grupoj de indiĝena apro (Sus scrofa) furaĝas dum la nokto kaj foinoj (Martes foina) ĉasas pli malgrandajn mamulojn kaj serĉas ovojn kaj vermojn ĉe tagiĝo kaj krepusko. Ruĝaj cervoj (Cervus elaphus) vivas en samseksaj grupoj la plej grandan parton de la jaro, sed seksardas aŭtune. Kanisedoj en la ekoregiono estas lupo (Canis lupus), ora ŝakalo (Canis aureus), kaj ruĝa vulpo (Vulpes vulpes). Felisedoj estas leopardo (Panthera pardus), kano-kato (Felis chaus), kaj linko (Lynx lynx). Kropa gazelo (Gazela subgutturosa) troviĝas en la ebenaĵoj en la sudoriento. Ekzistas ankaŭ grandaj populacioj de la tutmonde endanĝerigita argalo (Ovis ammon).

Notindaj birdoj en la ekoregiono estas vespobuteo (Pernis apivorus), akcipitro (Accipiter gentilis), monaĥvulturo (Aegypius monachus), dumakula alaŭdo (Melanocorypha bimaculata) kaj kaspia neĝokoko (Tetraogallus caspius). Agloj ĉi tie estas la pli malgranda kriaglo (Aquila pomarina) kaj la reĝa aglo (Aglo chrysaetos). La ekoregiono ankaŭ estas reproduktada areo por la malgranda otido (Tetrax tetrax) kaj nigra pego (Dryocopus martius).

Minacoj kaj naturprotektejojRedakti

Senarbarigo kaj agrikulturo reduktis la areon de la arbaroj en tiu ekoregiono, digoj interrompis riverojn, kaj tropaŝtado degradis vivejojn. Naturrezervejoj inkluzivas Nacian Parkon Golestan kaj Ghorkhod-Protektejon, sumiĝante je 1 260 kvadrataj kilometroj.

ReferencojRedakti

  1. World Wildlife : Elburz Range forest steppe (PA0507)

Vidu ankaŭRedakti


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,    Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo   Ĉinio,   Kazaĥio,   Mongolio,   Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj   Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj   Ĉeĥio,   Pollando,   Rumanio,   Slovakio,   Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj   Afganio,   Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo   Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj   Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj   Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj   Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Alĝerio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj   Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang   Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min   Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj   Norvegio,   Svedio,   Finnlando
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio,   Taĝikio,   Uzbekio

Eksteraj ligilojRedakti