Eldey estas malgranda insulo ĉe ĉirkaŭ 16 km ĉe la marbordo de la duoninsulo Reykjanes, de sudokcidenta Islando. Situanta okcidente-sudokcidente de Rejkjaviko, la insulo Eldey kovras areon de malpli ol 2 ha, kaj staras je alto de 77 m. Ties krutaj klifoj estas hejmo al grandaj nombroj de birdoj, inklude unu el plej grandaj kolonioij de Norda sulo en la mondo, kun ĉirkaŭ 16 000 paroj.[1] Tiu kolonio povas esti nun rigardata pere de du retkameraoj kiuj situantas ĉe la pinto de la insulo.[2]

Eldey
insulonaturrezervejoprotektata areo • vulkana kampo [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco77 m [+]
Koordinatoj63° 44′ N, 22° 57′ U (mapo)63.740888888889-22.957555555556Koordinatoj: 63° 44′ N, 22° 57′ U (mapo)
- koordinatoj63° 44′ N, 22° 57′ U (mapo)63.740888888889-22.957555555556Koordinatoj: 63° 44′ N, 22° 57′ U (mapo) [+]

Longo0,19 km (0 mi)
Larĝo0,11 km (0 mi)
Alteco77 m
Areo0,015 km² (2 ha)
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Eldey (Islando)
Eldey (Islando)
DEC
Map
Eldey
Vikimedia Komunejo:  Eldey [+]
vdr
Eldey situantas ĉe la sudokcidenta pinto de la Duoninsulo Reykjanes.

La insulo iam eltenis grandan populacion de Granda aŭko el kiam ili moviĝis tien el Geirfuglasker sekve de vulkana erupcio en 1830. Kiam la kolonio estis malkovrata en 1835, oni ĉirkaŭkalkulis 50 birdojn. Muzeoj, dezirinte haŭtaĵojn de la aŭko por konservado kaj montrado, rapide ekkolektis birdojn el la kolonio.[3] La lasta paro, kovanta ovon, estis mortigitaj tie en Julio 1844, kaj Jón Brandsson kaj Sigurður Ísleifsson mortigis la plenkreskulojn kaj Ketill Ketilsson rompis la ovon per sia buto.[4]

Referencoj redakti

  1. Bryan Nelson. (2010) “Numbers and distribution”, The Gannet, Poyser Monographs. A & C Black, p. 42–90. ISBN 978-1-4081-3858-8.
  2. http://www.eldey.is/?stream=1
  3. Emily Crofford. (1989) Gone Forever: The Great Auk. Nov-Jorko: Crestwood House, p. 43. ISBN 978-0-89686-459-7.
  4. Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Nov-Jorko: Harper Perennial, p. 160. ISBN 0-06-055804-0.

63° 44′ 27″ N 22° 57′ 26.6″ U / 63.74083 °N, 22.957389 °U / 63.74083; -22.957389 (mapo)