Eldona Akcia Societo Otava
Eldona Akcia Societo Otava (en la finna Kustannusosakeyhtiö Otava) estas unu el grandaj libroeldonaj kompanioj en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1890 kiel eldonejo de finnlingva literaturo. Ĝi estas nuntempe la dua plej granda libroeldonejo en Finnlando kaj produktas ĉ. 400 novajn librojn ĉiujare.
Eldona Akcia Societo Otava | ||
---|---|---|
Otava Publishing Company Ltd | ||
![]() | ||
![]() | ||
eldonejo negoco vd | ||
Dum | 1890 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | centro de Helsinko | |
Lando(j) | Finnlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | osakeyhtiö | |
En 1920-aj jaroj Otava eldonis en la finna libretojn pri Esperanto kaj ankaŭ finnlingvan literatuon tradukitan en Esperanton. Vilho Setälä laboris dum iom da tempo en la eldonejo. Otava eldonis ankaŭ gazeton Esperanta Finnlando en 1918-1922.
Otava estas finnlingva nomo de stelaro Sepstelaro, kiu estas parto de stelaro Granda Ursino.