Eldona Societo Esperanto

Eldona Societo Esperanto (ESE, svede Förlagsföreningen Esperanto kaj Esperantoförlaget)[1] estas sveda eldonejo de libroj en kaj pri Esperanto. Ĝi komencis eldoni librojn pri kaj en Esperanto en 1918.[1] La incianto estis Adolf Larsson, kaj, laŭ EdE, ĝi eklaboris aktive sub la gvido de Henning Halldor en 1925.

Eldona Societo Esperanto
Förlagsföreningen Esperanto
Eldona Societo Esperanto.jpg
eldonejo
Dum 6-a de oktobro 1918 –
Tipo Esperanto-eldonejo
Fondodato 1918
Sidejo Upsalo
Lando Svedio
Lingvoj Esperanto, sveda
Retejo https://esperanto-gbg.org/eldona/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

De 1925 ĝis 1934 ĝi eldonis sep lernolibrojn, sep lego- kaj ekzerc-librojn kaj unu dek literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Poluso 1930, Gösta Berling 1934 kaj Sveda Antologio samjare. La valoro de tiuj verkoj estis en 1934 en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj.

El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej grandaj vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.

La inicianto Adolf Larsson estis kasisto 1918–1938, kaj Henning Halldor estro 1918–1941. Bernhard Eriksson estis estro 1941–1945, kaj Sune W. Ahlm en 1948.[2] Rudolf Pehrsson iam estis kunlaboranto kaj sekretario.[3]

La estro Eriksson posedis presejon, kaj dum periodo ekde 1925 presis ĉian verkon de Eldona Societo Esperanto tie.[4]

EldonaĵojRedakti

Ĉefaj eldonaĵoj de ESE[2]
Jaro Eldonkvanto Titolo
1919 5000 Esperanto-sveda vortaro (Backman)
10000 Ŝlosilo
1920 2000 Esperanto aŭ la angla lingvo
1921 5000 Sved-esperanto vortaro (Backman)
1922 4000 Lernolibro (Nylén)
1923 2000 Ligo de nacioj, Raporto pri Esperanto
1925 4000 Praktika lernolibro (Step by step)
1926 10000 Ŝlosilo
1000 La mondlingva demando
1927 4000 Lernolibro (Nylén)
25000 Ŝlosilo
2000 Esperantokurso (Setälä)
1928 4000 Praktika lernolibro
5000 Poŝvortaro Esperanto-Sveda & Sveda-Espranto
4000 Esperanto sen antaŭscioj
5000 Esperantokurso (Setälä)
1929 1500 Skribekzercoj por Praktika Lernolibro
1500 Skribekzercoj por Praktika Lernolibro
2000 Solvoj de trad. taskoj en Praktika Lernolibro
1000 Sivaĝi (Sinha)
3000 Namezo
6000 Esperanto sen antaŭscioj
5000 Esperanto-kurso (Setälä)
3000 Lernolibro en Esperanto por ABF
1500 Komentarioj al tiu lernolibro
3000 Esperantokurso I (Lindén)
1930 1000 Bengalaj fabeloj (Sinha)
2000 Bengalaj fabeloj
2000 Bengalaj fabeloj (kun sveda traduko)
20000 Ŝlosilo
1000 Sonoj kaj vortoj de Esperanto (Nylén)
3000 La junulino de Stormyr (Lagerlöf)
7000 Namezo
3000 Esperantokurso II (Lindén)
1750 Per balono al la poluso (Andrée)
1931 500 Gramofonkurso — 3 diskoj
1500 Teksto por tiu gramofonkurso
5000 Esperanto-kurso (Setälä)
3000 Geografia atlaso
5000 Poŝvortaro
5000 Ekzercilo por elementa kurso
5000 Esperantokurso (Lindén)
20000 Ŝlosilo
1932 2000 Tra sovaĝa Kamĉatko (Bergman)
5000 Ekzercilo por elementa kurso
5000 Poŝvortaro
5000 Sistema kurso (Seppik-Malmgren)
2000 Dialogoj kaj komedietoj (Dahl)
1933 10000 Sistema kurso
6000 Esperanto-sveda vortaro (Nylén)
20000 Ŝlosilo
5000 Ekzercilo por elementa kurso
2000 La mono de sinjoro Arne (Lagerlöf)
3000 Dialogoj kaj komedietoj
3000 Barbro kaj Eriko (Schneider-Carlsson)
2000 Kiel oni gvidas kursojn por progresantoj
3000 La Esperanto-klubo
3000 Lingva kvaronhoro
3000 La infanoj de Betlehem (Lagerlöf)
10000 Esperanto-kurso (Setälä)
1934 2000 Teksto por la gramofonkurso
7000 Sved-esperanta vortaro 1-a parto
2000 Per kio ni amuzu nin?
5000 Esperantokurso (Lindén)
5000 Rapidkurso (Malmgren)
5000 Poŝvortaro
3000 Gösta Berling (Lagerlöf)
2000 Sveda Antologio I
5000 Ekzercilo
20000 Ŝlosilo
5000 Sistema kurso
3000 Al Torento (Engholm)
1935 1200 Bovéns bravad (teatraĵo)
4000 Praktika lernolibro
2000 Sveda Antologio 1-a parto vol. 2
7000 Sved-Esperanta vortaro 2-a parto
3000 Dr Szilágyi – Kurso en Esperanto
2000 Kiel oni korespondas
5000 Sved-esperanta frazaro
2000 Pasko (Strindberg)
2000 La homaj rasoj de la mondo (Nordenstreng)
1936 3000 Kudlago, la malgranda eskimo
2000 Hindo rigardas Svedlandon (Sinha)
3000 Kurso por progresantoj (Seppik)
5000 La mondlingva demando
20000 Ŝlosilo
1937 5000 Sistema kurso
3000 Barbro kaj Eriko
1938 2000 Per motorciklo en tri landoj
2000 La ringo de la generalo (Lagerlöf)
1939 1600 Infanoj en Torento 2-a parto
1940 5000 Poŝvortaro
1942 1500 50 jarojn kun Paul Nylén
5000 Ŝlosilo
1943 5000 Ŝlosilo
700 Maljunulo migras — Venĝo (Engholm)
1000 Dua rapsodio
1000 Esperanto — heredanto de latino
1944 3000 Sistema kurso
1000 Tria rapsodio
1000 Humora novelaro
1945 1500 La Fino (Bernadotte)
2000 La granda aventuro (Szilágyi)
1000 Infanoj en Torento 1-a parto
5000 Ŝlosilo
1946 2000 Mi serĉis oron... (Flood)
3000 Lernolibro por lernejo (Dahl)
2000 Vivo vokas (Engholm)
1000 Kvara rapsodio
2700 La Fino (popoleldono)
10000 Ŝlosilo
1947 5000 Laborkajero por lernejo
5000 Mary kaj Sulo
2000 Printempo de morto

En la sveda librokatalogo Libris troveblas[5] krom kelkaj de la antaŭaj:

  • 1948
Pollando rekonstruigas el ruinoj – E. Rodan
  • 1953
La Normandaj rakontojGuy de Maupassant
tradukis Roland Dupuis, speciala il. Robert A. Pinchon
  • 1954
Sveda poemaro – trad. Magda Carlsson
  • 1961
Serio Oriento-okcidento – skribaĵ-serio (1961-)
Kredo, floroj kaj dinamito – biografia verketo pri Sankta Birgitta, Karl von Linné kaj Alfred Nobel – Ernst Olsson (1904–1948)
  • 1962
Sipestro rakontas – rakontoj el la marista vivo originale verkitaj de F. T. Lundquist (n. 1882)
  • 1964
Islandaj pravoĉoj' – trad. Baldur Ragnarsson
El la vivo de Ludoviko Zamenhof – la junagaj jaroj – Gösta Henriksson (n. 1897)
  • 1965
Kredo al dio en la atomepokoGustaf Lundberg (1901–1961)
  • 1966
Jaroj sur tero – memoroj de Lakshimiswar Sinha
  • 1970
Tra lando de indianojTibor Sekelj
el hispana trad. Ernesto Sonnenfeld, la aŭtoro reviziis
  • 1979
AniaroHarry Martinson
trad. William Auld kaj Bertil Nilsson
  • 1981
Ho ve, miaj ŝuoj!Georg Fröschel
trad. Brita Lindeberg, il. Hans Kossatz
  • 1984
Ne nur leteroj de plum-amikoj – esperanta literaturo - fenomeno unikaMarjorie Boulton
  • 1989–2001
Etimologia vortaro de esperanto Vol. 1–5 – Ebbe Vilborg
  • 1989
Orm la ruĝaFrans G. Bengtsson
trad. Bertil Nilsson, Willhelm Auld interpretis poezion, lingve konsilis W. Pilger
  • 2002
Ômotos mission på esperantoLeif Nordenstorm
Kelkaj faktoj pri la budhismoGunnar Gällmo
La Dharmo-pado – el la palia trad. Gunnar Gällmo
  • 2003
Nemeza – tragedio en kvar aktojAlfred Nobel, trad. Gunnar Gällmo
  • 2005
La frakseno Igdrasilo – antikva dia historioAlf Henrikson
il. Edward Lindahl, trad. Bertil Nilsson
  • 2006
Mio, mia filoLindgren
trad. Leif Nordenstorm, il. Ilon Wikland, jen filmo
Kion ajn – facila rakontoSten Johansson
  • 2010
Vizaĝoj – novelaro 2000-2009 – red. Leif Nordenstorm
  • 2012
Arne, la ĉefido – Leif Nordenstorm
il. Pavel Rak, dua eldono
  • 2013
Kroze - proze – literatura esearo, Sten Johansson.
Flugorango rakontas – fabelo por infanoj kaj por aliaj homoj – rerakontis Johan Galtung
il. Andreas Galtung, el sveda traduko trad. Anita Dagmarsdotter, helpo Douglas Draper
  • 2014
Ĥodapro – en tarda sorpotempo – Folke Wedlin (n. 1948)
Söka bostad i storstaden – novelaro
trad. el Esperanto al la sveda de Sten Johansson kaj Leif Nordenstorm
  • 2015
La kortoKristian Lundberg (1966–2022)
trad. Gunnar Gällmo
  • 2017
Malvarma bufedoJenny Wrangborg
antaŭparolo Göran Greider, trad. Gunnar Gällmo
  • 2019
Orm la ruĝa Dua volumo Hejme kaj en Oriento – Frans G. Bengtsson
trad. Sten Johansson

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti