Eldonejo Stafeto

publikaĵoj de la Eldonejo Stafeto

Eldonejo Stafeto estas eldonejo, aŭ pli ĝuste libroserio, eldonita de Juan Régulo Pérez en La Laguna de 1952 ĝis 1975. Entute en serio Stafeto aperis 93 libroj.

La serion de Stafeto daŭrigis poste eldonejo TK/Stafeto kaj poste Flandra Esperanto-Ligo, ambaŭ en Antverpeno. (Vidu ankaŭ Bel-literatura Eldon-serio kaj Beletraj Kajeroj)

Libroj de Stafeto: redakti

 
Kovrilpaĝo de Verdiro: Elingita Glavo, (C. D. A. Capp) 1962
 
Simbolo de Stafeto

Bibliografio redakti

  • 1992: En la artikolaro "Rikolto" de Juan Régulo Pérez, editorita de Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien (Ŝapekoo (SC): Fonto 1992, 608 p.) troviĝas pluraj represoj de artikoloj kaj intervjuoj de kaj kun Régulo pri Stafeto.
  • 1987: En volumo II "Esperantismo" de la festlibro por Juan Régulo Pérez, Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo / [la junta de gobierno, ... dec. la publ. ... al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubil. a los 70 años, en la Univ. de La Laguna]. La Laguna: Universidad de La Laguna 2-a vol. 1987, 790p. ISBN 84-600-4290-1 aperis pluraj artikoloj pri Stafeto, nome:
    • Benczik, Vilmos. La rolo de la eldonejo Stafeto en la konservado de la kontinueco de la Esperanta literaturo. En: Serta 1987, p. 61-64
    • Kock, Edwin De. La Regula Stafeto kaj la originala Esperanta poezio. En: Serta 1987, p. 301-313
    • Waringhien, Gaston. 25 jaroj el la vivo de esperantista eldonejo. En: Serta 1987, p. 767-771
  • 1984: Régulo Pérez, Juan. Stafeto: Homaranisma kultur-aventuro. En: Fonto 5-a jaro, 1984, n-ro 51, p. 5-14 (represo en "Rikolto" 1992, vd. supre)
  • 1960: Régulo Pérez, Juan. Spertoj de Esperanto-eldonisto. En: Nuntempa Bulgario 1960, n-ro 7, p. 31
  • 1977: Anonimulo. "Stafeto" translokiĝas al Danlando : Régulo kaj Kehlet kune, Esperanto, 853(1), p. 2

Pliajn fontojn vidu en EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj".

Eksteraj ligiloj redakti