Electronic Frontier Foundation

usona fondumo

La Electronic Frontier Foundation (EFF) aŭ tradukita al Esperanto Ret-Lima Fondumo, estas usona fondumo, kun ĉefoficejo en San Francisco, kiu celas gardi kaj sekurigi la ciferecajn rajtojn por pagi la kostojn de procesoj kaj publik-edukaĵoj.

Ret-Lima Fondumo
Electronic Frontier Foundation
emblemo
La emblemo de la EFF.
La emblemo de la EFF.
neprofitcela organizaĵoorganizaĵo
Komenco 6-a de julio 1990
Geografia situo 37° 46′ 57″ N, 122° 25′ 18″ U (mapo)37.78262-122.42158Koordinatoj: 37° 46′ 57″ N, 122° 25′ 18″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Francisko
Adreso 815 Eddy Street, San Francisco, California, U.S.
Electronic Frontier Foundation (Kalifornio)
Electronic Frontier Foundation (Kalifornio)
DEC
Electronic Frontier Foundation
Electronic Frontier Foundation
Lokigo de Kalifornio en Usono
Tipo neprofitcela organizaĵo
Celo aktivismo por ciferecaj rajtoj, procesi procesojn por gardi aŭ sekurigi ciferecajn rajtojn
Agareo

ciferecaj rajtoj
• Interreta aktiveco
lobiado
• litigation

Fondinto(j) John Gilmore • John Perry Barlow • Mitch Kapor vd
Ĉefestro(j) Brian Behlendorf vd
Membro de European Digital Rights vd
Prezidanto Brian Behlendorf
Ĉefa afergvida oficisto Cindy Cohn
Buĝeto $13.6 million (2014)
Lingvoj

la angla (ĉefe)

Retejo eff.org
Twitter @EFF
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La EFF donas monon al la akuzitaj homoj aŭ organizaĵoj en procesoj, kiuj laŭ ĝia kredo akcelos la lukton por la ciferecaj rajtoj. Ili ankaŭ prezentas resumojn amicus curiae, defendas novajn teknologiojn kontraŭ ofendaj juraj minacoj, laboras por videbligi la malbonojn fare de registaroj (kutime de la usona registaro), provizas gvidojn al la juĝejoj, planas sociajn agadojn kiel arege sendi poŝtojn kaj retpoŝtojn, subtenas teknologiojn kiuj, laŭ ili kredas, konservas la personajn liberecojn kaj retajn liberecojn, observas kaj defias leĝojn kiuj, laŭ ili kredas, malobservas la principojn de la justa uzo kaj la persona libereco, kaj kreas liston de patentoj, kiujn ili konsideras kiel misuzoj de la usonaj kaj alilandaj sistemoj de patentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Ciferecaj rajtoj

European Digital Rights