Grotoj de Elefanta

(Alidirektita el Elefanta)

La Grotoj de Elefanta estas Monda heredaĵo de Unesko kaj kolekto de grotaj aŭ kavaj temploj ĉefe dediĉita al la Hinduisma dio Ŝivo.[1][2][3] Ili estas en la insulo Elefanta, aŭ Gharapuri (laŭvorte "la urbo de grotoj"), en Mumbaja Haveno, 10 km oriente de Mumbajo en la barata ŝtato Maharaŝtro. La insulo, ĉirkaŭ 2 km okcidente de la Haveno Javaharlal Nehru, konsistas el kvin hinduismaj grotoj kaj kelkaj budhismaj stupaj amasoj kiuj datas el la 2a jarcento a.n.e.,[2][4][5] same kiel el malgranda grupo de du budhismaj grotoj kun akvorezervujoj.[6][7]

Grotoj de Elefanta
grotoj, monda heredaĵo
kaverno [+]

LandoBarato
RegionoMaharaŝtro
SituoMumbajo
- koordinatoj18° 57′ 48″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo)18.96333333333372.931388888889Koordinatoj: 18° 57′ 48″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo)

Grotoj de Elefanta (Maharaŝtro)
Grotoj de Elefanta (Maharaŝtro)
DEC
Grotoj de Elefanta
Grotoj de Elefanta
Lokigo de Maharaŝtro en Barato
Map
Grotoj de Elefanta
Vikimedia Komunejo:  Elephanta Caves [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

La 6 m alta Trimurtia skulptaĵo
Lando  Barato
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto [1]
Geografia situo 18° 57′ 49″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo)18.96353606039972.931377528836Koordinatoj: 18° 57′ 49″ N, 72° 55′ 53″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr

La Elefantaj Grotoj enhavas rokĉizitajn skulptaĵojn kiuj montras sinkretismon de Hinduismaj kaj Budhismaj ideoj kaj bildoj.[5][8][9] La grotoj aŭ kavaĵoj estas ĉizitaj el solida bazalto. Escepte pro kelkaj esceptoj, multo de la artaĵoj estas senvizaĝita kaj damaĝita.[10] La orientigo de la ĉefa templo same kiel la relativa lokigo de aliaj temploj estas metita laŭ modelo de mandalo.[2] La ĉizaĵoj rakontas aferojn de la Hinduaj mitologioj, el kiuj la granda monolita 6.1 m Trimurtia Sadaŝiva (tri-vizaĝa Ŝivo), Nataraja (Senjoro de danco) kaj Jogiŝvara (Senjoro de jogo) estas la plej famaj.[2][11][12]

Tiuj datas el inter la 5a kaj 9a jarcentoj, kaj tio atribuas ilin al variaj Hinduaj dinastioj.[1][2] Ili estas plej ofte metitaj inter la 5a kaj 7a jarcentoj. Plej fakuloj konsideras ĝin finkompletigita ĉirkaŭ la jaro 550 CE.[3][13][14]

Ili estis nomitaj Elefante – kio ŝanĝis al Elephanta – fare de la koloniaj portugaloj kiam ili trovis elefantajn statuojn en la kavoj. Ili establis bazon sur la insulo, kaj kelkaj soldatoj damaĝis kaj skulptaĵojn kaj kavojn. La ĉefa kavo (Kavo 1a, aŭ Granda Kavo) estis Hinduisma loko de adorado ĝis la alveno de la portugaloj, kaj ekde tiam la insulo ne plu estis aktiva adorejo.[2] La plej fruaj klopodoj eviti pluajn damaĝojn al la kavoj estis startitaj de la koloniaj funkciuloj de Brita Hindio en 1909.[15] La monumentoj estis restaŭritaj nur en la 1970-aj jaroj.[2] En 1987, la restaŭritaj Elefantaj Kavoj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi ests nuntempe eltenita de la Arĥeologia Servo de Barato (ASI).[8][9]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 (1994) “Elephanta Island”, International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania. Taylor & Francis, p. 252–5. ISBN 978-1-884964-04-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Elephanta Island, Encyclopedia Britannica
  3. 3,0 3,1 (1999) Elephanta: The Cave of Śiva. Princeton University Press (Motilal Banarsidass, Reprint), p. 3–5. ISBN 978-81-208-1284-0.
  4. "There are remains of a brick built Buddhist stupa nearby which may belong to circa second century BC. Around it are seven smaller stupas, which may be votive. " en Dhavalikar, M. K. (Madhukar Keshav). (2007) Elephanta. Archaeological Survey of India.
  5. 5,0 5,1 James Burgess (kun aldonoj de Indraji) (1872). "Elephanta". Gazetter Government of Maharashtra. Arkivita el la originalo en 25a de novembro 2009. Alirita la 1an de julio 2020.
  6. Brockman, Norbert. (2011) Encyclopedia of Sacred Places (angle). ABC-CLIO. ISBN 9781598846546.
  7. Brunn, Stanley D.. (2015) The Changing World Religion Map: Sacred Places, Identities, Practices and Politics (angle). Springer. ISBN 9789401793766.
  8. 8,0 8,1 Elephanta Caves. Unesco. Alirita 10a de februaro 2010.
  9. 9,0 9,1 Elephanta Caves. Works Heritage: Unesco.org. Alirita 10a de februaro 2010.
  10. Stella Kramrisch (1988). The Presence of Siva. Motilal Banarsidass. pp. 443–445. ISBN 978-81-208-0491-3. Alirita la 1an de julio 2020.
  11. (2006) Encyclopedia of Hinduism. Infobase, p. 148–149. ISBN 978-0-8160-7564-5.
  12. Stella Kramrisch. (1988) The Presence of Siva. Motilal Banarsidass, p. 443–459. ISBN 978-81-208-0491-3.
  13. George Michell (2015). Elephanta. Jaico. pp. 1–4, 30–33, 96–98. ISBN 978-8-184-95603-0. Alirita la 1an de julio 2020.
  14. Walter M. Spink. (2005) Ajanta: The end of the Golden Age. BRILL Academic, p. 182–183. ISBN 90-04-14832-9.
  15. Charles Dillard Collins (1988). The Iconography and Ritual of Siva at Elephanta: On Life, Illumination, and Being. State University of New York Press. pp. 1–2, 20–27. ISBN 978-0-88706-773-0. Alirita la 1an de julio 2020.

Eksteraj ligiloj redakti