Eleganta koturno
La Eleganta koturno aŭ Orkresta koturno (Callipepla douglasii) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas endemia de la dornarbaroj (aridaj arbustaroj) de la deklivaro de Pacifiko de nordokcidenta Meksiko, el sudcentra Sonora kaj okcidente de Chihuahua al Colima kaj Nayarit.
Eleganta koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eleganta koturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Callipepla douglasii (Vigors, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiĜi karakteras pro svelta orkolora kresto kurba malantaŭen al samkolora nuko kaj pro kapo dense strieca ĉefe en gorĝareo kaj vangoj, helgrizaj kun nigrecaj strioj. La flugiloj estas ruĝecaj kaj la resto de la korpo estas grizeca kun blankaj makuloj ĉefe videblaj en subaj partoj kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna. Malantaŭokule estas nigra strio. La beko kaj kruroj estas malhelgrizaj. La ino havas la ruĝecajn kreston kaj nukon pli malhelbrunajn, ĝenerale estas pli senkolora kaj malhelbruna ĉefe supre.
Kutimaroj
redaktiLa reprodukta sezono estas de fino de aprilo al junio. La birdoj maturiĝas post unu jaro. La tipa ovaro estas de 8 al 12 ovoj. La kovado daŭras 22-23 tagojn.
Subspecioj
redaktiOni konas kvin subspeciojn de Eleganta koturno:[1]
- Callipepla douglasii bensoni - nordokcidente de Meksiko (Sonora).
- Callipepla douglasii languens - nordokcidente de Meksikio (okcidente de Chihuahua).
- Callipepla douglasii douglasii - okcidente de Meksikio (de la plej suda Sonora al Sinaloa kaj nordokcidente de Durango).
- Callipepla douglasii impedita - okcidente de Meksikio (Nayarit).
- Callipepla douglasii teres - okcidente de Meksikio (nordokcidente de Jalisco).
Referencoj
redakti- Callipepla douglasii, Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 23-a de januaro de 2009, BirdLife International, en angla[rompita ligilo]
- Peterson, Roger Tory, kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.
- BirdLife International 2004. Callipepla douglasii[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. konsultita la 10a de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
redakti- Fotaro de Eleganta koturno VIREO
- Photo; Artikolo Arkivigite je 2008-10-15 per la retarkivo Wayback Machine – "Field Guide to the Birds of Ranch Lobos"