Elek Bacsik

usona muzikisto

Elek Bacsik [baĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsik Elek estis hungara-usona violonisto, gitaristo. Li estis kuzo de Django Reinhardt.

Elek Bacsik
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1926 (1926-05-22)
en Budapeŝto
Morto 14-an de februaro 1993 (1993-02-14) (66-jaraĝa)
en Glen Ellyn
Ŝtataneco HungarioItalioFrancioUsono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Elek Bacsik [1] naskiĝis la 22-an de majo 1926 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de februaro 1993 en Glen Ellyn (Ilinojso, Usono).

Biografio redakti

Elek Bacsik devenis el cigana muzikista familio. Li studis klasikan violonadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li muzikadis en pluraj orkestroj precipe en amuzejoj en sia naskiĝurbo. Lia muzika kolego estis ekzemple György Cziffra. En 1948 kiel orkestrano li vojaĝis al Bejruto, poste al pluraj eŭropaj urboj. En Parizo li jam estis konata ĵazmuzikisto. En la fruaj 1960-aj jaroj li registris muzikdiskojn kun konataj francoj kiel ekzemple Jeanne Moreau, Serge Gainsbourg kaj Claude Nougaro. En la franca televizio li muzikadis kun Charles Aznavour kaj Gilbert Bécaud. En 1966 li translokiĝis al Las Vegas, kie li muzikadis jardekon en amuzejoj, poste en aliaj lokoj, eĉ en ĵazfestivalo. Li mortis jam forgesita.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-01. Alirita 2019-04-01.