Elek Lux [luks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lux Elek estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Li estis onklo de Alice Lux.

Elek Lux
Persona informo
Naskonomo Lux Elek
Naskiĝo la  18-an de decembro 1884(nun 1884-12-18)
en Hungario Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de februaro 1941
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 50/1-1-15 Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Alice Lux (nevino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ferenc Wathay en Székesfehérvár fare de Elek Lux

Elek Lux [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1884 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 26-an de februaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Elek Lux studis unue en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo de Budapeŝto, poste en artaj akademioj de Munkeno kaj Bruselo. En 1922 li ekinstruis en la menciita Industriarta Lernejo. Li kreis ankaŭ skulptaĵojn kaj skulptaĵetojn, kelkfoje li pentradis. Li partoprenis en laboro de artmetiejo de Miklós Ligeti, krome porcelana uzino de Herend aĉetis de li skulptaĵoplanojn aŭ kopiojn por multobligi porcelanajn figurojn.

Elektitaj skulptaĵoj

redakti

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-11. Alirita 2018-11-11.