Elekta Kampo en Varsovio

Elekta Kampo en Varsovio estas historia loko kie polaj nobelaroj elektis reĝojn de Pollando en jaroj 1575-1764. Nuntempe la kampo estas placo lokita en distrikto Wola (administra parto de Varsovio), domaro Koło, parte Młynów kaj Powązki.

Elekta Kampo en Varsovio
Koordinatoj52° 14′ 38″ N, 20° 58′ 4″ O (mapo)52.2438305620.96775Koordinatoj: 52° 14′ 38″ N, 20° 58′ 4″ O (mapo)

Elekta Kampo en Varsovio (Varsovio)
Elekta Kampo en Varsovio (Varsovio)
DEC
Elekta Kampo en Varsovio
Elekta Kampo en Varsovio

Map
Elekta Kampo en Varsovio
Vikimedia Komunejo:  Royal elections in Poland [+]
vdr
Elekto de Stanislao Aŭgusto Poniatowski

Historio redakti

La iama elekta kampo etendiĝis inter la nuntempaj stratoj: Obozowa-Ostroroga-Płocka. Nomo "Koło" estas ankaŭ ne hazarda, ĉar memorfestas la Kavalira Rondo - la loko, kie la komunumo de deputitoj postenis dum la elektoj.

Ĉe la kampoj de Wola (administra parto de Varsovio) estis elektitaj la jenajn reĝojn:

La dua elekta loko en Varsovio estis la vilaĝo Kamion (nuntempe en distrikto Praga-Południe), kie Poloj elektis reĝojn Henriko la 3-a (Francio) (1573) kaj Aŭgusto la 3-a (1733)[1].

Monumento "Electio Viritim" redakti

 
Monumento "Electio Viritim"

En 19-a de junio 1997 sur Elekta Kampo estis rivelita monumento "Electio Viritim".

La monumento estas farita en la formo de kolono. Granita tigo (sen bazo kaj kapo) devenas el malkonstruo de Palaco de Kronenberg. Palaco brulis en septembro 1939, antaŭe estis lokita ĉe Reĝa Strato en Varsovio. Bronza krono pinitas la kolumnon. Sur la tigo de la kolumno trovas bareliefo montrante tri karakterojn el la bildo de Canaletto "Elekto de Reĝo Stanislao Aŭgusto". Malsupre estas memortabulo kun la surskribo:

Obelisko Electio viritim konstruita en 400-datreveno de ĉefurbeco de Varsovio sur la iamaj la elekta kampo en loko anstataŭ senatana barako kaj kavalira rado kie en la jaroj 1575-1764 estis elektita 10 polajn reĝojn. La Socio de Amikoj de Varsovio. 1997.

La monumento situas en la mezo de ronda granita placo kun latina vortoj "Electio Viritim" kion signifas persona elekto[2].

Referencjoj redakti