Elekto de tekstoj (1867-1873)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elekto de tekstoj (1867-1873) estas antologio de fragmentoj de verkoj de Miĥail Bakunin eldonita en Esperanto fare de la SAT-Broŝurservo en 1983.[1] Ĝi konsistas el tri partoj, nome:

Elekto de tekstoj
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo redakti

  1. La homoj kaj la libereco
  • 1.- La homo konkeras sian homecon, asertante kaj realigante sian liberecon en la mondo.
  • 2.- Enradikiĝo kaj libereco de la individuo en la socio:

Unu el ĉefaj kontribuoj de Bakunino estas diferencigo inter socio kaj ŝtato, kiu estas la aŭtoritato, la forto. "La Eklezio kaj la Ŝtato [...] estas kvazaŭ privataj institucioj, ĉar ili ekzistas nur por la privata intereso de la priviliegiitaj klasoj" (p. 11).

  • 3.- La libereco estas antaŭ ĉio socia fakto. Alies libereco etendas la mian senfine:

La kamparanoj estas la apogo de la despotoj, kaj simile ĉe virinoj; do nepre necesas ilia emancipigo. En tiu kunteksto enestas eble la plej fama citaĵo el Bakunino:

 
 Mi estas vere libera nur, kiam ĉiuj homaj estaĵoj ĉirkaŭ mi, viroj kaj virinoj, estas egale liberaj... tiel ke, ju pli multnombraj estas ĉirkaŭ mi la liberaj homoj, ju pli profunda kaj larĝa estas ilia libereco, des pli profunda kaj larĝa fariĝas libereco mia... 
— p. 14

La ŝtato estas heredo de priviliegiita klaso kaj pluiĝas nur per luktado, per la "kreskado de ties potenco damaĝe al la interna libereco kaj al la ekstera justeco" (p. 17). Libereco postulas ribelon, nepran neceson de detruo de la ŝtatoj.

  • 5.- Libereco kaj regado de la plej bonaj: virtaj homoj, kleruloj. Scienco kaj vivo:

En tiu ĉapitreto Bakunino studas la gravon de la scipovo kaj ebloj ke la plej saĝuloj regu la socion. Sed tio devas esti kontrolita per libereco kaj egaleco por ke tiuj ne iĝu aŭtoritatoj. Fakte "la spirito de la plej granda geniulo sur la tero ne estas ĉiam io alia krom la produkto de la kolektiva laboro" (p. 25).

Alia grava diferencigo fare de Bakunino estas inter ŝtato kaj patrio:

 
 La Patrio, la nacieco, samkiel la individueco, estas natura kaj socia fakto, samtempe fiziologia kaj historia; 
— p. 28

Sed oni devas eviti la troigon de la sento por la patrio:

 
 Patriotismo, kiu tendencas al unueco ekster la libereco, estas malbona patriotismo, 
— p. 29
  1. Socialismo kaj revolucio

Homoj kondutas sin per vantemo, ambicio kaj lukto. Tio kondukas al korupto.

  • 2.- La iluzioj de la ĝenerala balotado:

La konstituciaj aŭ reprezentaj reĝimoj ne evitas la despotismon. La laboristoj se deputitoj iĝas burĝoj. La socia revolucio devas detrui tiajn instituciojn.

 
 La ĝenerala balotado [...] en socio [...de] malegaleco, ĉiam estas por la popolo nur tromplogilo; 
— p. 36
  • 3.- La libereco en la "popola Ŝtato":
 
 la egaleco devas establiĝi en la mondo per la spontana organizado de la laboro kaj kolektiva proprieto en produktantaj asocioj libere organizitaj [...] ne per la plej supera kaj kuratora agado de la Ŝtato; 
— p. 38
  • 4.- Revolucia moralo:
  • 5.- Ĉu detrui?:

Jes, sed sciinte kio sekvos, la pozitivan idealon...

  • 6.- Ni ne leĝodonu:
 
 Estas neeble determini formon konkretan, universalan kaj devigan por la interna disvolvado kaj por la politika organizado de la nacioj; 
— p. 41

Per la heredrajto oni konservas la klasdiferencojn; ĝi estas la bazo de la jura familio kaj de la Ŝtato mem. Ne devus esti heredrajto de la produktrimedoj, sed ties kolektiva posedaĵo. La homo plu deziros labori, se la laboro ne estas ekspluatado.

  • 8.- Familio laŭleĝa kaj familio natura:

Oni proponas liberan geedzecon kaj la infanoj estas nenies posedaĵo.

La eklezioj povos posedi templojn, sed nek bienojn nek eduksistemon.

La libereco de individuo estu absoluta kaj kompleta, defendata nur per la libereco.

Ankaŭ tiuj ĝuu absolutan liberecon, sed ili ne rajtos korupti neplenaĝulojn.

 
 ĉia organizado fariĝu de malsupre supren [...] La unuiĝo de la partoj en tuton, por esti vera, fekunda kaj forta, devas esti absolute libera; 
— pp. 50 kaj 52
  1. La burĝaro kaj la sabra reĝimo.
 
 en ĉiu ŝtato la registaro estas nenio alia krom permanenta konspiro de la minoritato kontraŭ la majoritato; 
— p. 58

Notoj redakti

  1. Bakunin, Elekto de tekstoj (1867-1873), 1983, 60 p. (eld. SAT-Broŝurservo, Laroque Timbaut, traduko de D.C., nome Denise Castello)