Elektoprinclando Kolonjo

(Alidirektita el Elektoepiskopujo Kolonjo)

La Elektoepiskopujo KolonjoElektoprinclando Kolonjo, germane KurkölnErzstift und Kurfürstentum Köln, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio. Kolonjo kongruas kun la antikva urbo nomita Colonia Agrippina. Ĝi fariĝis libera urbo en 1288, kaj la loĝejo de la ĉefepiskopo estis movita el la katedralo de Kolonjo al Bonn. La teritorio de la elektoepiskopujo entenis parton de la maldekstra bordo de la Rejno, oriente de Jülich, sed ankaŭ la duklandon Vestfalio preter la Rejno. La ĉefepiskopo estis tradicie unu el la princoj-elektistoj de la Imperio.

Elektoprinclando Kolonjo
Origina nomo Kurfürstentum Köln, Kurköln
10-a jarcento1803

historia teritorio • Princepiskoplando • elekta princlando • Elektoprinclando
Geografio
Map pri Elekto-Kolonjo de Joan Blaeu, 1645
Map pri Elekto-Kolonjo de Joan Blaeu, 1645
Ĉefurbo:
Kolonjo, ekde 1597 Bonn
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Loreno Duklando Loreno
Postsekvaj ŝtatoj:
Duklando Nassau Duklando Nassau
Hesio-Darmstadt Hesio-Darmstadt
Historio
vdr
La sep princoj-elektistoj elektas Henrikon de Luksemburgo reĝo. Maldekstre, rekonebla per sia blazono, la princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Kolonjo

Dum la 16-a jarcento, tri ĉefepiskopoj de Kolonjo konvertis al protestantismo, kaj tio kaŭzis gravan konflikton kun Bavario. La Kolonja Milito (germane: Kölnischer Krieg, Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon de princelektisto Gebhardo de Waldburg-Trauchburg ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.

Post 1795, la ĉefepiskopaj teritorioj de la maldekstra bordo estis okupitaj de Francio, kaj estis oficiale aneksitaj en 1801.

Elektoprinclando kompare kun episkopujo redakti

La ĉefepiskopo de Kolonjo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando (elektoepiskopujo). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo). Tiu ĉi episkopujo estis multe pli granda ol la princlando mem; do, grandaj areoj havis la ĉepiskopon de Kolonjo nur kiel sian episkopon, sed havis aliajn ŝtatajn regantojn.

Aparte grave, tio validis por la urbo Kolonjo mem. Post longjaraj konfliktoj, fine la ĉefepiskopo de Kolonjo malvenkis kontraŭ la urbanoj de Kolonjo en la batalo de Worringen 1288. La urbo Kolonjo ekde tiam ne plu apartenis al la elektoprinclando Kolonjo, sed fariĝis libera regna urbo (oficiale 1475). Eklezie la urbo plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo, sed por viziti la urbon (kun la oficiala episkopa rezidejo, la katedralo de Kolonjo) la episkopo devis peti la permeson de la urbanoj.

Regantoj redakti

Vidu:

Vidu ankaŭ redakti