Elektra cirkvito estas la vojo, laŭ kiu la kurento povas cirkuli (PIV). Ĝi konsistas el fonto(j) de elektra kurento kaj unu aŭ pluraj konsumantoj, elektronikaj komponantoj, kunigitaj per konduktiloj.

Elektra cirkvito
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta elektra ero • elektra ŝarĝo • elektra konduktilo vd
vdr

La plej simpla elektra cirkvito konsistas el du eroj (ekzemple, akumulatoro kaj inkandeska ampolo), sed ne estas supera limo por la nombro de eroj en cirkvito: la plej malsimplaj povas enhavi milojn.

Se bornoj de fonto de elektra kurento rekte kuniĝas (do, sen konsumanto) okazas kurta cirkvito.

Aleksteraj ligiloj redakti