Elektra gitaro
La elektra gitaro estas muzikilo de la familio de la gitaroj, kies sono estas elektronike amplifata. Ĝi estas kordinstrumento, do la sono estas farita mane de la vibrado de la kordoj, kiel en la gitaro, sed estas transformita al elektraj signaloj per la ago de la magnetaj sonpreniloj (en la plejparto de la modeloj).
La elektraj signaloj povas esti aŭ nur amplifataj aŭ modifataj per diversaj efektoj. Poste la fina signalo estas ludata per laŭtparolilo.
Dank' al sona potenco kaj eblo de elektronika modifo de diversaj karakteroj de la sonkoloro, estas elektraj gitaroj uzataj precipe en diversaj ĝenroj de rokmuziko, popmuziko, bluso kaj ĵazo, sed oni uzas elektran gitaron ankaŭ en aliaj muzikĝenroj.
Modeloj de gitarojRedakti
Masivaj gitarojRedakti
Estas gitaroj de konstruado masiva, ne enhavas keston de akustika resonanco, kaj ĝia natura sono estas malmulte intensa. Ili estas plej multe ŝatata de muzikistoj kiuj bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) kaj estas pli multe uzata en muzikstiloj derivitaj de rokmuziko kiel ekzemple metalroko. La modeloj plej konataj inter la masivaj gitaroj estas Fender Telecaster kaj Stratocaster, Gibson Les Paul, kaj ankaŭ la gitaroj Ibanez, Jackson, Washburn, tre ofte uzataj en la metalroko.
Elektro-akustikaj gitarojRedakti
Estas gitaroj kiuj enhavas keston de akustika resonanco, ĝia grandeco estas relative pli granda ol la masivaj kaj ĝia natura sono estas ankaŭ pli intensa. Estas gitaroj pli multe uzataj sen aldonado de efektoj kaj estas preferataj de muzikistoj de ĵazo kaj tradicia bluso.
Inter elektraj gitaroj tre konata marko estas Fender Telecaster.
GitaristojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Fender Musical Instruments - Oficiala paĝaro de la gitaroj Fender
- Gibson Musical Instruments - Oficiala paĝaro de la gitaroj Gibson
- Guitarras Tagima Arkivigite je 2007-10-20 per la retarkivo Wayback Machine - Oficiala paĝaro de la brazilaj gitaroj Tagima
- Washburn Guitars - Oficiala paĝaro de la gitaroj Washburn
- Jackson Guitars and Basses - Oficiala paĝaro de la gitaroj Jackson
- [1] - Oficiala paĝaro de la gitaroj ESP
- www.guitar.ch