Serio EN57 de PKP

(Alidirektita el Elektra trajnkompleto EN57)
EN 57 - teknikaj parametroj
Trajnkompleto EN 57 en Teŝino
Produktanto:Pafawag
Produkta tempo:1961 - 1993[1]
Ŝpuro:1435 mm
Tensiga sistemo:3 kV
Longeco:64,97 m

Elektra trajnkompleto EN57 estas trivagona elektra trajnkompleto produktita de firmao Pafawag, Vroclavo. Sume estis produktitaj dum 30 jaroj 1429 trajnkompletoj EN 57 por Pollando[2], preskaŭ samaj trajnkompletoj estis produktitaj ankaŭ por Jugoslavio. Hodiaŭ tiuj ĉi unuoj estas en Pollando ofte rekonstruataj, ĉefe la interno. En Pollando ilin uzas ĉefe la transporta kompanio Przewozy Regionalne kaj Koleje Mazowieckie, sed oni povas ilin vidi ankaŭ en la ĉeĥa urbo Bohumín je porpersonaj trajnoj al Pollando.

Referencoj redakti