Elektroakustika muziko

Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.

Termina deveno redakti

La termino "elektroakustika muziko" ekestis en la 1950-aj jaroj por muziko reproduktata per laŭtparolilo, male al instrumentakanta muziko. Iannis Xenakis nomis tiun ĉi muzikon lige kun siaj sonbendokomponaĵoj komence musique electro-magnetique, preferante tiel la specifan sonregistrilon sonbendo. Pierre Henry metis en 1956 la terminon musique electro-acoustique al diskuto, por akcenti la rolon de la elektronika sontransformado kaj aparata muzika prilaborado. Tiun ĉi terminon ekprenis komence de la 1960-aj jaroj Antoine Golea kaj Olivier Messiaen. Pro la komuna bazo – uzo de elektronikaj aparatoj kaj la registrado sur sonbendo – la termino unuigis komence la elektronikan muzikon kaj la Konkretan Muzikon. Ekde la 1970-aj jaroj tamen, konsidere la realtempan elektronikan muzikon estas pridisputata, ĉu muziko de ĉia sontransformado ankaŭ estas elektroakustika muziko. Unuflanke estas muziko, kiu utiligas procedojn de elektronika sonproduktado, kaj aliaflanke ne plu estas muziko, kiu estas kompilata kaj komponata en sonregistrejo kaj finfine celas sonbendon, kiu fiksas la verkon. En 1974 ekestis kiel kroma ideo tiu de la akusmatiko.

La termina uzado parte okazas samsignife kun la termino de elektronika muziko, kiu tamen en ĝenerala lingvouzo establiĝis kiel ĝenronomo ene de la popularmuziko.

Historio redakti

La ekestomomentoj de elektroakustika muziko estas dedukteblaj de la komencoj de la Konkreta Muziko en 1948 kun Pierre Schaeffer, al kiu baldaŭ poste sekvis Pierre Henry en 1949, kaj de la establigo de la Registrejo por Elektronika Muziko en Kolonjo inter 1951 kaj 1953 kun Herbert Eimert kaj Werner Meyer-Eppler same kiel la unuaj registrejaj kunlaborantoj Karlheinz Stockhausen kaj Gottfried Michael Koenig. En 1974 François Bayle prezentis unuan fojon ellaboritan pledon por la termino „akusmatiko“ kun la konsistaj karakterizaĵoj de transpaŝado de la sonaj indikaĵoj kaj instrumentaj kaŭzoj favore al aktiva aŭdado interesita pri efiko kaj senco de la muziko. krom Bayle kiel pioniro de akusmatiko en Francujo Francis Dhomont estas konsiderebla kiel cefa respondeculo por akusmatika muziko en Kanado. Kiel pluaj evoluoj ene de elektroakustika muziko estas konsiderataj la algoritma kompozicio, la komputilmuziko kaj la sonsintezo.

La transskribo de ĉi tiu muziko estas en la muzikscienca diskuto kiel ĝis nun ne klare difinita.

Akcepto redakti

Kelkaj komponistoj kaj muzikteoriistoj kiel André Ruschkowski uzas la terminon pli vaste kaj vidas en tio ankaŭ plilarĝigon de la klasika difino de elektronika muziko, aparte „indikon pri la egalrajta uzado de ‚elektronika’ kaj ‚akustika’ materialo kiel kompozicia bazo.“ La tezo, ke oni per tio volis akcenti akustike altvaloran muzikon kaj lige kun tio ankaŭ la reenkondukon de akustikaj instrumentoj, estas ne rifuzebla, konsidere la prezentopraktikon regantan ekde proksimume la 1970-aj jaroj, en kiuj regis la meĥanikaj muzikinstrumentoj super la realtempa elektronika muziko kaj super la preparita sonmaterialo. Ekzistas ankaŭ la tezo, ke la nomŝanĝo devis klarigi direktoŝanĝon for de la tre ekstrema tendenco de la frua elektronika muziko. Je tio aparte la manko de interpretanto de ĉi tiu muziko estis alta baro por la agnosko kiel muziko entute, kio tre forte motivigis la reenkondukon de la tradiciaj instrumentoj.

Kelkaj kritikas la tendencojn de elektroakustika muziko kiel reakciisma, ĉar ili neas jam plenumintajn evoluajn paŝojn sen interŝanĝi por tio plukondukan. Tiurilate ili asertas, ke la rezultaj esprimformoj estas esence identaj kun tiuj de la nova instrumenta aŭ kanta muziko kaj eĉ retroas al pli antaŭa. Pledantoj argumentas, ke per la pli forta apliko de elektronikaj instrumentoj kaj specimenado aparte sur la kampo de improvizata muziko ekestis novaj interligoj kaj muzikadmanieroj, kiuj montras trans la ĝistiamaj kompoziciaj kaj interpretaj praktikoj.

Deire de la vortsignifo la termino estas tre probleme, ĉar ĉiu muziko nepre estas akustika. Preskaŭ ĉiu muziko – kaj ĝuste la distromuziko, de kiu oni volas distanciĝi – nuntempe estas produktata per elektronikaj kaj elektroakustikaj procedoj.

Famaj komponistoj redakti

Literaturo redakti

  • Christoph von Blumröder: Musique concrète – Elektronische Musik – Akusmatik. Konzeptionen der elektroakustischen Musik en: Tobias Hünermann kaj Christoph von Blumröder (eldonintoj): Topographien der Kompositionsgeschichte seit 1950 = Signale aus Köln. Beiträge zur Musik der Zeit vol. 8, Verlag Der Apfel, Vieno 2011.
  • Thomas Dézsy, Stefan Jena kaj Dieter Torkewitz (eldonintoj): Zwischen Experiment und Kommerz. Zur Ästhetik elektronischer Musik, Mille Tre, Vieno 2007. ISBN 978-3-900198-14-5
  • Marcus Erbe: Klänge schreiben: Die Transkriptionsproblematik elektroakustischer Musik = Signale aus Köln. Beiträge zur Musik der Zeit vol. 15, Verlag Der Apfel, Vieno 2009.
  • Hans Ulrich Humpert, Herbert Eimert: Lexikon der elektronischen Musik, Bosse, Regensburgo 1973. ISBN 3-7649-2083-1
  • André Ruschkowski: Elektronische Klänge und musikalische Entdeckungen, Reclam, Ditzingen 1998. ISBN 978-3-15-009663-5
  • Martin Supper: Elektroakustische Musik & Computermusik, Wolke Verlag, Hofheim 1997. ISBN 978-3-923997-77-0
  • Elena Ungeheuer (eldoninto): Elektroakustische Musik. Handbuch der Musik im 20. Jahrhundert 5, Laaber-Verlag, Laaber 2002. ISBN 978-3-89007-425-2

Eksteraj ligiloj redakti