Elemér Baló, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Baló Elemér László Miklós estis hungara aktoro, deklamisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybaczoni.

Elemér Baló

Elemér Baló
Persona informo
Naskonomo Baló Elemér László Miklós
Naskiĝo la  5-an de decembro 1892(nun 1892-12-05)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 26-an de aprilo 1970
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Elemér Baló (dekstre)

Elemér Baló [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de aprilo 1970 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 27-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elemér Baló ekde 1912 partoprenis en la laborista kultura movado. Post la abituriento li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1916, en la sekva jaro plian diplomon en la militakademio. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li apofis la Sovetrespublikon, tial post la falo li estis forigita el la teatro. Tamen li povis aktoradi plu en la Teatro Madách. Inter 1921 kaj 1924 li apartenis al Teatro Belvárosi, poste al aliaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1926–1932 li vivis en Rumanio, hejmenveninta li partoprenis en la neleĝa komunista movado, tial li estis arestita. Li ofte faris deklamajn aranĝaĵojn kaj spektaklojn por laboristoj. Inter 1945 kaj 1961 li estis membro de Nacia Teatro, poste li pensiuliĝis. Li partoprenis ankaŭ en la sindikata movado, eĉ li estis prezidanto kelkajn jarojn.

Li ricevis premion en 1959. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Lyon Lea (1915)
  • Egri csillagok (1923)
  • Elnök kisasszony (1935)
  • Machita (1943)
  • Subplando da tero (1948)
  • Tűzkeresztség (1952)
  • Megöltek egy lányt (1961)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • Az igazságtevő (1966)
  • Jöjjön el a te országod (1970)

Aliaj laboroj redakti

  • en eksterlanda filmo hungara voĉo de Joseph Sweeney [2]
  • Víziló az arénában - poemaro (sen eldonjaro)

Fontoj redakti