Elemér Papp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Elemér estis hungara kemiisto, profesoro.

Elemér Papp
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1906 (1906-11-13)
en Budapeŝto
Morto 20-an de marto 1974 (1974-03-20) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemiisto • kemia inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Elemér Papp [1] Arkivigite je 2005-03-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de novembro 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de marto 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elemér Papp akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1928. Post siaj studoj li restis samloke por instrui, dum li doktoriĝis en 1933. Inter 1934 kaj 1946 li estis ĉefinĝeniero en kemia uzino. En 1942 li estis nomumita privata profesoro en la teknikuniveristato. En 1948 li eklaboris en esplora instituto. Post 3 jaroj li komencis instrui en Universitato de Panonio (ekde 1965 en rango titulara profesoro). En 1952 li kandidatiĝis, en 1957 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1971, poste li estis konsilisto.

Li ricevis diversajn premiojn. Li okupiĝis precipe pri produktado de maloftaj kemiaj elementoj (galiumo, vanado). Li havis ĉ. 30 patentojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Színesfémek és ötvözeteik vegyi megtámadhatóságának táblázatai (1952)
  • Timföldgyártási eljárások analitikai problémái (1954)

Fontoj redakti