Elemér Szentirmay

Elemér Szentirmay [sentirmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentirmay Elemér estis hungara juristo, komponisto, tekstopoeto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Németh János [nEmet jAnoŝ] ĝis 1871, liaj nobelaj antaŭnomoj estis vadosfai kaj zsidi [vadoŝfai, ĵidi].

Elemér Szentirmay (János Németh)
Elemér Szentirmay
Elemér Szentirmay
Persona informo
Naskonomo Németh János
Naskiĝo 9-an de novembro 1836 (1836-11-09)
en Sopronhorpács
Morto 3-an de oktobro 1908 (1908-10-03) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo Q1008663komponisto
vdr

János Németh [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1836 en Horpács, li mortis la 3-an de oktobro 1908 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Németh frekventis lernejojn en Sopron kaj Székesfehérvár, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post la diplomo li havis juristajn postenojn en Fejér (reĝa departemento), baldaŭ agrarajn postenojn en pluraj lokoj, fine li li okupiĝis pri la propra bieno en Alsószentiván. Intertempe en 1861 li edziĝis. En la sekva jaro ilia domo bruldetruiĝis, tial ili vivis el diversaj artikoloj por revuoj de Németh, sensukcese. En 1863 Németh akiris juran posteneton en Székesfehérvár, post 2 jaroj pli bonan laborlokon en Pest (urbo). En 1903 li emeritiĝis.

Lia unua komponaĵo estis presita en 1857, poste libertempe li komponadis kun tekstoj, spite tion, ke li ne konis la muziknotojn. Lia amiko estis János Vajda, kiu ofte helpis lin en tekstoj de artkantoj. Liaj verkoj estis en 1863 80, en 1898 jam 400. Krom la artkantoj li verkis melodiojn por muzikaj teatraĵoj. El liaj muzikpecoj ĉerpis ekzemple Johannes Brahms, Béla Bartók kaj Zoltán Kodály.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Csak egy szép lány van a világon (mondfama artkanto)
  • Hullámzó Balaton tetején
  • Rózsabokorban jöttem a...
  • Csárdás kis kalapot veszek...
  • Tíz pár csókot egyvégből (laŭ poemo de Sándor Petőfi

Elektitaj kantotekstoj [1] redakti

  • Csak egy kislány van a világon
  • Ez a legény nyalka is, de azt mondják: csalfa is
  • Zsebkendőm négy sarka

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Sopronhorpács (1958)

Fontoj redakti

Referencoj redakti