Elemér Veress
VERESS Elemér (vereŝ) estis hungara kuracisto, pentristo, universitata profesoro. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 4-an de januaro 1876 kaj mortis en Segedo la 31-an de marto 1959. Li estis la pli juna frato de Zoltán Veress.
Elemér Veress | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1876 en Kluĵo |
Morto | 31-an de marto 1959 (83-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Veress (fotografisto) |
Frat(in)o | Zoltán Veress |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • fiziologo • universitata instruisto |
Biografio redakti
Veress finis siajn studojn en Koloĵvaro en 1899. Ekde 1900 li laboris en Szeged, li estis asistanto en la anatomia instituto de László Udránszky, en 1906 privatprofesoro, en 1911 eksterordinara profesoro, ekde 1913 ordinara profesoro . Ekde 1921 li estis ordinara profesoro kaj direktoro de anatomia instituto, en 1931–32 rektoro de la universitato. Li pensiuliĝis en 1946.
Verkoj redakti
- Az élettan tankönyve (Bp., 1913);
- Az izomnak meleggel előidézhető merevségéről különös tekintettel a merevedő izom élettani tevékenységére (Bp., 1922).