Elemento de grupo 11
Elemento de grupo 11 estas elemento en grupo 11 de la perioda tabelo laŭ la IUPAC-sistemo. Tiu ĉi grupo konsistas el:
Nomo | Atomnumero | Periodo |
Kupro | 29 | Periodo 4 |
Arĝento | 47 | Periodo 5 |
Oro | 79 | Periodo 6 |
Rentgenio | 111 | Periodo 7 |
Ĉiuj elementoj en ĉi tiu grupo estas transiraj metaloj. Ili iufoje estas nomataj moneraj metaloj aŭ noblaj metaloj. Rentgenion oni povas sintezi nur en la laboratorio, kaj ĝi ne estas trovata nature.