Elena Ĥusanova

rusia esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elena ĤUSANOVA (ruse Елена Хусанова; naskiĝis en Jekaterinburgo, Rusio) estas rusia esperantisto. Ŝi laboris por E@I kiel volontulo ekde la 22-a de marto 2015 ĝis la 27-a de februaro 2016 en Partizánske. En 2017 ŝi laboris kiel grafikisto por Amikumu.[1]

Elena Ĥusanova
Persona informo
Naskonomo Елена Хусанова
Lingvoj rusaEsperantoTokiponoanglaslovakasveda
Nacieco rusiano
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La 20-an de februaro 2015 la LKK lanĉis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016 en Nitro, Slovakio.[2] Oni anoncis ŝin kiel gajninton la 23-an de majo, kaj ŝia propono estis elektita de ĵurio el inter 48 proponoj alsenditaj de 11 partoprenantoj.[3]

Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa) en Brno, Ĉeĥio.[4] Ŝi organizis kaj kreis la ideon kune kun Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis Skype-konferenco kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.

Referencoj

redakti
  1. Teamo (esperante). Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-14.
  2. Emblemkonkurso (esperante) (2015-02-20). Arkivita el la originalo je 2015-02-22. Alirita 2015-02-22.
  3. Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitro 2016 (esperante) (2015-05-24). Arkivita el la originalo je 2015-08-18. Alirita 2015-10-24.
  4. Renkontiĝoj (esperante). tokipona.info. E@I (2013). Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-11-26.