Eleonore Prochaska

Eleonore PROCHASKA (naskiĝinta la 11-an de marto 1785 en Potsdam, mortinta la 5-an de oktobro 1813 en Dannenberg) estis germana kuiristino kaj heroino kontraŭnopoleona.

Eleonore Prochaska
Persona informo
Naskonomo Marie Christiane Eleonore Prochaska
Aliaj nomoj August Renz
Naskiĝo 11-an de marto 1785 (1785-03-11)
en Potsdam
Morto 5-an de oktobro 1813 (1813-10-05) (28-jaraĝa)
en Dannenberg
Mortokialo pafvundo
Tombo Dannenberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Großes Militärwaisenhaus
Memorigilo Eleonore Prochaska
Okupo
Okupo militisto
vdr

Vivo redakti

La filino de kaporalo edukitis en orfejo kaj ekdeĵoris kiel kuiristino. Tamen ŝi kaŝe aniĝis en 1813 kiel voluntulo August Renz al la libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow. Ŝia sekso restis sekreta ĝis vundiĝo en la 16.9. ĉe la batalo de Göhrde (Distrikto Lüchow-Dannenberg) kiam mitrajlo frakasis ŝian maldekstran femuron.

El ŝia dumarmea tempo du leteroj adresitaj al la frato konserviĝis. En Danneberg oni starigis monumenton por ŝi en 1863, en Potsdam en 1889. Fondaĵo fondita en 1863 zorgis pri veteranoj kaj ties vidvinoj/infanoj. Friedrich Rückert kaj Friedrich Förster glorigis ŝin en poemoj, Friedrich Dunker en opero.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 365 (tie ĉi interrete)