Eleuterio Sánchez

Eleuterio SÁNCHEZ RODRÍGUEZ [eleŭterjo sanĉes rodriges], konata kiel "El Lute" (naskiĝis 1942) estas hispana merchero.

Eleuterio Sánchez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (82-jaraĝa)
en Salamanko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispana Imperio
Alma mater UNED
Memorigilo Eleuterio Sánchez
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Li estis unue enkarcerigita pro ŝtelo de kokino. De tiam, li karieris ĝis la 1960-aj jaroj kiam, dum rabo ĉe juvelejo, lia kunulo pafmortigis unu gardiston. El Lute estis kondamnita je mortopuno en 1965, sed poste oni ŝanĝis ĝin al 30 jaroj en prizono. Plurfoje li fuĝis. Li iĝis la plej serĉata krimulo en Hispanio dum la 1970-aj jaroj. Lia ribelemo akirigis al li kondamnojn je pli ol 1000 jaroj da malliberado, kaj popolan simpation kiel viktimo de diktaturo de Francisco Franco.

En la malliberejo, li studis ĝis advokatiĝi. Fine, en 1981 li estis pardonita de justico kaj iĝis fama figuro en amaskomunikiloj.

Lia danĝera vivo inspiris televidserion kaj filmon de Vicente Aranda, nome El Lute: camina o revienta, kaj kanton de Boney M.

Eksteraj ligiloj redakti