Eleutherococcus estas plantogenro ene de la familio de la Araliacoj (Araliaceae). La preskaŭ 40 specioj estas disvastigitaj en orienta Azio. Kelkaj specioj estas uzataj en la tradicia ĉina medicino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleutherococcus

Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Apialoj “ Apiales “
Familio: Araliacoj Araliaceae
Genro: Eleutherococcus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Illustraĵo de Eleutherococcus leucorrhizus

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La plej oftaj specioj de tiu genro estas somerverdaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj. Ili ofte havas pikilojn. La manformaj folioj havas longajn folitigojn. Ekzistas stipuloj.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

Pluraj umbeloj staras kune en relative grandaj spikaj floraroj. La relative malgrandaj plej ofte duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj. Ekzistas nur unu cirklo kun 5 stamenoj. Du ĝis kvin karpeloj formas unu ovarion. La 2 ĝis 5 stilusoj estas liberaj ĝis kunkreskintaj.

La maturaj fruktoj estas bluaj ĝis nigraj.

Ekologio redakti

La polenigado okazas per insektoj.

Sistematiko kaj disvastigado redakti

La genro Eleutherococcus estis en 1859 unue priskribita fare de Karl Johann Maximowicz en Primitiae Florae Amurensis, paĝo 132. en Mémoires Presentes a l'Académie Impériale des Sciences de St.-Pétersbourg par Divers Savans et lus dans ses Assemblées, volumeno 9. La sinonimoj por Eleutherococcus estas Acanthopanax (DECNE.& PLANCH.) MIQ. kaj Plectronia LOUR.}

La Eleutherococcus-specioj estas disvastigitaj en orienta Azio de la Himalajo-regiono trans Ĉinujo, sudorienta Siberio, Koreujo, Japanujo kaj Tajvano ĝis Filipinoj. La centro de la speciovarieco kun 18 specioj estas centra kaj okcidenta Ĉinujo.

 
fruktoj kaj distranĉitaj folioj de Eleutherococcus nodiflorus en aŭtuno
 
fruktaro de Eleutherococcus senticosus
 
habito kaj distranĉitaj folioj de Eleutherococcus sieboldianus
 
manforme dividitaj folioj de Eleutherococcus trifoliatus

La genro Eleutherococcus ekzistas el preskaŭ 40 specioj:

  • Eleutherococcus baoxinensis (X.P.FANG & C.K.HSIEH) P.S.HSU & S.L.PAN: Tiu endemio kreskas bone ĉe ombraj deklivoj en densaj arbaroj en altecoj de ĉ. 2200 metroj nur en Baoxing en la ĉina provinco Siĉuano.
  • Eleutherococcus brachypus (HARMS) NAKAI (sin.: Eleutherococcus obovatus (G.HOO) H.OHASHI): Tiu specio bone kreskas en altecoj de 1000 ĝis 2000 metroj en la ĉinaj provincoj Gansuo, Ningŝjao kaj Ŝenŝjio.
  • Eleutherococcus cissifolius (GRIFF. EX C.B.CLARKE) NAKAI (sin.: Acanthopanax cissifolius (GRIFF. EX SEEM.) HARMS, Aralia cissifolia GRIFF. EX SEEM.): Ĝi estas disvastigita de Butano, Sikimo, Nepalo ĝis Tibeto kaj Junano .
  • Eleutherococcus divaricatus (SIEBOLD & ZUCC.) S.Y.HU (sin.: Acanthopanax divaricatus (SIEBOLD & ZUCC.) SEEM., Kalopanax divaricatus (SIEBOLD & ZUCC.) MIQ., Panax divaricatus SIEBOLD & ZUCC., Eleutherococcus rufinervis (NAKAI) S.Y.HU): La specio troviĝas sur ls japanaj insuloj Hokkaidō, Honŝuo, Kjuŝuo kaj Ŝikokuo.
  • Eleutherococcus eleutheristylus (G.HOO) H.OHASHI: Ĝi bone kreskas sur deklivoj en la ĉinaj provincoj Gansuo kaj Ŝenjio (nur en Hua Shan).
  • Eleutherococcus giraldii (HARMS) NAKAI (sin.: Eleutherococcus humillimus (Y.S.Lian & XueL.Chen) Y.F.Deng, Eleutherococcus yui H.L.Li) S.Y.Hu): Ĝi bone kreskas sur montaj deklivoj en alteco inter 1300 ĝis 3500 metroj en a ĉinaj provincoj Gansu, Henano, Hubejo, Ningŝjao, Ĉinghajo, Siĉuano, Ŝenjio kaj Junano.
  • Eleutherococcus henryi OLIV. Ekzistas du varioj.
    • Eleutherococcus henryi OLIV. var. henryi (sin.: Acanthopanax henryi (OLIV.) HARMS): Ĝi kreskas sur altecoj inter 800 ĝis 3200metroj en la ĉinbaj provincoj Anhui, Henan, Hubei, Jiangxi, Shaanxi, Shanxi, Siĉuano kaj Zhejiang.
    • Eleutherococcus henryi var. faberi (HARMS) S.Y.HU (sin.: Eleutherococcus connatistylus (S.C.LI & X.M.LIU) C.H.KIM & B.Y.SUN, Eleutherococcus huangshanensis C.H.KIM & B.Y.SUN): Ĝi bone kreskas sur altecoj de 1200 ĝis 1700 metroj en la ĉinaj provincoj suda Anhuio (nur Huang Shan), suda Ŝenjio (nur Zhongnan Shan) kaj en la nordokcidenta Zhejiang (nur Tianmu Shan).
  • Eleutherococcus higoensis (HATUS.) H.OHBA: Tiu ĉi endemio hejmiĝas nur sur la japana insulo Kjuŝuo.
  • Eleutherococcus hypoleucus (MAKINO) NAKAI: Tiu ĉi endemio hejmiĝas sur la japana insulo Honŝuo.
  • Eleutherococcus japonicus (FRANCH. & SAV.) NAKAI (sin.: Acanthopanax japonicus FRANCH. & SAV., Eleutherococcus spinosus var. japonicus(FRANCH.& SAV.) H.Ohba): Ĝi hejmiĝas sur la japanaj innsuloj Honŝuo, Kjuŝuo kaj Ŝikokuo.
  • Eleutherococcus lasiogyne (HARMS) S.Y.HU (sin.: Eleutherococcus wardii (W.W.SM.) S.Y.HU): Ĝi bone kreskas en altecoj de 2000 ĝis 3400 metroj en sud-orienta Tibeto en la provincoj Siĉuano kaj nordokcideta junano. Ĝi estas uzata kiel kuracplanto.
  • Eleutherococcus leucorrhizus OLIV. (sin.: Acanthopanax leucorrhizus (OLIV.) HARMS): Ĝi estas uzata kiel kuracplanto. Ekzistas kvar varioj.
    • Eleutherococcus leucorrhizus var. fulvescens (HARMS & REHDER) NAKAI: Ĝi Bone kreskas en altecoj de 1000 ĝis 3100 metroj en la ĉinaj provincoj norda Guangdong, Guizhou, okcidenta Henano, Hubejo, Hunano, Jiangxi, Siĉuano kaj Junnan.
    • Eleutherococcus leucorrhizus OLIV. var. leucorrhizus (Syn.: Eleutherococcus leucorrhizus var. brevipedunculatus Y.R.LING, Eleutherococcus leucorrhizus var. axillaritomentosus (C.Ho) H.Ohashi, Eleutherococcus cuspidatus (G.HOO) H.OHASHI): Ĝi bone kreskas en altecoj de 100 ĝis 3200 metroj en la ĉinaj provincoj Anhui, Gansu, Guangdong, Guizhou, Hubei, Hunan, Jiangxi, Shaanxi, Siĉuano, Junano kaj Zhejiang.
    • Eleutherococcus leucorrhizus var. scaberulus (HARMS & REHDER) NAKAI (Sin.: Eleutherococcus simonii (SIMON-LOUIS EX MOUILL.) HESSE): Ĝi kreskas en altecoj de 1000 ĝis 3000 metroj en la ĉinaj provincoj Anhui, norda Guangdong, Guizhou, okcidenta Henan, Hubei, Hunan, Jiangxi, Sichuan, Junano kaj Zhejiang.
    • Eleutherococcus leucorrhizus var. setchuenensis (HARMS) C.B.SHANG & J.Y.HUANG (Sin.: Eleutherococcus setchuenensis (HARMS) NAKAI, Eleutherococcus setchuenensis var. latifoliatus (C.HO) H.OHASHI): Ĝi kreskas en altecoj de 1000 ĝis 3200 metroj en la ĉinaj provincoj Gansu, Guizhou, Henan, Hubei, Shaanxi kaj Sichuan.
  • Eleutherococcus nikaianus (KOIDZ. EX NAKAI) H.OHASHI: Tiu ci specio kreskas nur sur la japanaj insuloj Honŝuo kaj Kjuŝuo.
  • Eleutherococcus nodiflorus(DUNN) S.Y.HU (Sin.: Eleutherococcus gracilistylus var. nodiflorus (DUNN) H.OHASHI, Eleutherococcus gracilistylus (W.W.SM.) S.Y.Hu, Eleutherococcus villosulus (HARMS) S.Y.HU, Eleutherococcus nodiflorus (DUNN) S.Y.HU, Eleutherococcus pubescens (PAMP.) C.H.KIM & B.Y.SUN): La specio bone kreskas en la Tajvano kaj en la popolĉinaj provincoj Anhui, Fujian, Gansu, Guangdong, Guangxi, Guizhou, Henan, Hubei, Hunan, suda Jiangsu, Jiangxi, Shaanxi, Shanxi, Sichuan, Yunnan kaj Zhejiang. Tie la specio kreskas en alteco de 1000 ĝis 3000 metroj. La specioj estas uzataj kiel kuracplanto.
  • Eleutherococcus rehderianus (HARMS) NAKAI (Sin.: Acanthopanax rehderianus Harms): Tiu ci specio kreskas en altecoj de 2000 ĝis 2600 metroj en la Ĉinaj provincoj Hubei, Shaanxi kaj Sichuan.
  • Eleutherococcus scandens (G.HOO) H.OHASHI: Ĝi kreskas en altecoj sub 800 metroj en la ĉinaj provincoj Anhui, norda Fujian, Jiangxi kaj Zhejiang.
  • Borstige Taigawurzel (Eleutherococcus senticosus (RUPR. & MAXIM.) MAXIM., sin.: Acanthopanax senticosus (RUPR. & MAXIM.) HARMS, Hedera senticosa RUPR. & MAXIM.): Ŝi estas disvastigita en Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj Rusujo. Ĝi estas uzata kiel kuracplanto.
  • Eleutherococcus sessiliflorus (RUPR. & MAXIM.) S.Y.HU (sin.: Acanthopanax sessiliflorus (RUPR. & MAXIM.) SEEM., Panax sessiliflorus RUPR. & MAXIM., Eleutherococcus seoulensis (NAKAI) S.Y.HU): Ĝi estas disvastigita en Ĉinujo kaj Koreujo. Ĝi estas kuracplanto.
  • Eleutherococcus setosus (H.L.LI) Y.R.LING}}: Ĝi bone kreskas en altecoj sub 1300 metroj en Tajvano kaj la popolĉinaj provincoj suda Fujian, Guangdong, Guangxi, Guizhou, Hunan, Jiangxi kaj Junano.
  • Eleutherococcus setulosus (FRANCH.) S.Y.HU (sin.: Eleutherococcus pseudosetulosus C.H.KIM & B.Y.SUN, Eleutherococcus zhejiangensis (X.J.XUE & S.T.FANG) H.OHASHI): Ĝi kreskas en altecoj sub 1300 metroj en Tajvano kaj la popolĉinaj provincoj suda Fujian, Guangdong, Guangxi, Guizhou, Hunan, Jiangxi kaj Junano.
  • Eleutherococcus sieboldianus (MAKINO) KOIDZ. (sin.: Acanthopanax sieboldianus Makino): Sie kommt in Japan vor.
  • Eleutherococcus spinosus (L. F.) S.Y.HU (sin.: Acanthopanax spinosus (L. f.) Miq., Panax spinosum L. f.): Ĝi hejmiĝas sur la japanaj insuloj Honŝuo kaj Kjuŝuo.
  • Eleutherococcus trichodon (FRANCH. & SAV.) H.OHASHI: Tiu ĉi endemito kreskas en suda kaj sudokcidenta Honŝuo.
  • Eleutherococcus trifoliatus (L.) S.Y.HU (sin.: Acanthopanax aculeatus (Aiton) Witte, Acanthopanax trifoliatus (L.) Voss, Zanthoxylum trifoliatum L.): Ĝi estas disvastigita en Hindujo, Tajlando, Ĉinujo, Japanujo kaj Filipinoj. Ĝi estas uzata kiel kuracplanto.
  • Eleutherococcus verticillatus (G.HOO) H.OHASHI (sin.: Eleutherococcus xizangensis |(Y.R.Li) H.Ohashi): Ĝi bonekreskas en ombraj kaj humidaj arbaroj en altecoj de 2900 ĝis 3200 metroj nur en suda Tibeto. Ĝi estas kuracplanto.
  • Eleutherococcus wilsonii (HARMS) NAKAI: Ekzistas du varioj.
    • Eleutherococcus wilsonii (HARMS) NAKAI var. wilsonii (sin.: Eleutherococcus nanpingensis (X.P.FANG & C.K.HSIEH) P.S.HSU & S.L.PAN, Eleutherococcus stenophyllus (HARMS) NAKAI): Ĝi bone kreskas en altecoj de 2500 ĝis 3600 metroj en Tibeto kaj la ĉinaj provincoj suda Gansu, okcidenta Hubei, suda Shaanxi, Siĉuano kaj Junano.
    • Eleutherococcus wilsonii var. pilosulus (REHDER) P.S.HSU & S.L.PAN (sin.: Eleutherococcus pilosulus (REHDER) C.H.KIM & B.Y.SUN, Eleutherococcus giraldii var. pilosulus(REHDER) S.Y.HU): Ĝi bone kreskas en altecoj de 2400 ĝis 2900 metroj en la ĉinaj provincoj Gansu kaj Qinghai.

Fontoj redakti

Qibai Xiang, Porter P. Lowry: Araliaceae.: Eleutherococcus Maximowicz, S. 466 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 13: Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007, ISBN 978-1-930723-59-7.

H.-J. Esser, D. G. Frodin, Porter Prescott Lowry II, J. Wen (aktualisiert 2003)