Germanaj esperantistoj

Elfriede SUDEC (1925 - mortis la 19-an de januaro 2005 en Zagrebo) estis esperantistino ekde 1948, aktivis en Hamburga E-Societo kaj estis kasisto de LKK de la Hamburga UK en 1974. En 1985 ŝi migris kun sia e-ista edzo al Hispanio, kie ili iniciatis Internacian E-Semajnon, kiu okazis dum 13 jaroj. Ekde 1997 ŝi vivis en Kroatio, la patrolando de sia edzo.