El'gigitgin (ruse Эльгыгытгын) estas lago situanta en Ĉukotko en nord-orienta Siberio. Ĝi situas en meteorita alfrapa kratero kreita antaŭ 3,6 milionoj da jaroj (en Plioceno). La diametro de la kratero estas 18 km.

Elgygytgyn
impact crater lake • protektata areo de Rusio
Situo Nordorienta Siberio
Speco de la lago kratera lago
Ĉefaj elfluoj Enmyvaam
Areo de la baseno 293 km²dep1
Datenoj
Koordinatoj 67° 30′ 0″ N, 172° 0′ 0″ O (mapo)67.5172Koordinatoj: 67° 30′ 0″ N, 172° 0′ 0″ O (mapo)
Elgygytgyn (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
Elgygytgyn (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
DEC
Elgygytgyn
Elgygytgyn
Map
Elgygytgyn
Supermara alteco f1489 m
Surfaca areo 110 km²dep1f5
Maksimuma longo 12 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 12 kmdep1f7
Akva volumeno 14,1 км³dep1f8
Maksimuma profundo 175 mf10
vdr
Situo de Elgigitgin

Averaĝa temperaturo de la lago estas 3 °C.

Plejparton de daŭro de jaro la lago estas kovrita per glacio. En iuj jaroj la glacio ne degelas eĉ somere. Bordoj de la lago konsistas el multjare frostiĝinta tero.

En la ĉukĉa lingvo signifo de nomo de la lago estas "blanka", "nedegelanta".

La lago estas de aparte interesa al sciencistoj, ĉar ĝi neniam estis kovrita per glaĉeroj. Ĉi-tio permesis la neinterrompitan akumuladon de tavolo de sedimento je 400 ... 500 m dika sur fundo de la lago, kiu skribas informon pri historia klimata ŝanĝo.

Eksteraj ligiloj redakti