Elias ASHMOLE (la 23-an de majo 1617 - la 18-an de majo 1692), angla kolektisto el kies posedaĵoj estiĝis la Muzeo Ashmolean, Oksfordo.

Elias Ashmole
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1617 (1617-05-23)
en Lichfield
Morto 18-an de majo 1692 (1692-05-18) (74-jaraĝa)
en Lambeth
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater King Edward VI School • Kolegio Brasenose
Okupo
Okupo historiisto • astrologo • politikisto
vdr
Elias Ashmole, ĉ. 1688, laŭ John Riley: detalo de portreto en la Nacia Portretgalerio (Britio)

Li naskiĝis en Lichfield, Staffordshire, kaj lia patrino Anne estis la filino de riĉa drapisto de Coventry kaj parenco de James Pagit, barono de la fisko. Kiel knabo li estis ĥoristo de la katedralo de Lichfield. En 1633 li migris al Londono kie li estis kunulo de la filoj de James Pagit. Helpe de Pagit, li iĝis sukcesa londono solicitoro. En 1638, li edziĝis kun Eleanor Mainwaring, ano de malriĉa aristokrata familio, sed ŝi mortis dum gravedeco la 6-an de decembro 1641.

Dum la Angla enlanda milito Ashmole subtenis la reĝon, sed, komence de la militado, li loĝis kviete ĉe la domo de sia bopatro Peter Mainwaring en Smallwood, Cheshire, ĝis 1644, kiam li iĝis la reĝa komisaro de Lichfield. Post nelonge li iĝis kanonara oficiro en Oksfordo, loĝante en Brasenose College. Li dediĉis sian liberan tempon al la matematiko, la fiziko, la astrologio, la astronomio kaj aliaj studoj. En 1645 oni nomumis lin komisaro de akcizo ĉe Worcester, kie li ankaŭ estis infanteria kapitano, kvankam ŝajnas ke li mem neniam batalis.

Post la cedo de Worcester al parlamenta armeo en julio 1646 li denove retiris sin al Cheshire. Survoje li iĝis framasono en Lichfield, kaj en lia taglibro estis inter la unuaj mencioj de la angla framasoneco. Li deziris avantaĝan edziĝon, kaj en 1649 li edziĝis kun riĉa vidvino, Mary, Lordino Mainwaring, kiu havis dudek jarojn pli io li. La paro ne harmonie kunvivis, kaj Mary malsukcese petis ĵuristan apartigon kaj alimenton. Per tiu edziĝo Ashmole gajnis la bienojn de ŝia unua edzo, kaj li nun estis sufiĉe riĉa por esplori siajn interesojn kaj por avide kolekti. Dum la 1650-a jardeko li studis la alĥemion, pri kiu li verkis librojn, kaj la botanion. Li amikiĝis kun John Tradescant la pli juna, kolektisto de ekzotikaj plantoj, mineraloj ktp. Kiam Tradescant mortis en 1662 Ashmole heredis la kolekton, de kiu li eldonis katalogon en 1659. Li verkis aliajn katalogojn, inkl. de la romanaj moneroj en la Biblioteko Bodleian (eldonita en 1666). Post la restaŭro de la monarĥio en 1660, li ĝuis la favoron de Karlo la 2-a, kaj ricevis plurajn postenojn, inter kiuj tiu de komisaro - kaj poste Kontrolisto - de Akcizo, posteno kiu donis grandajn enspezon kaj povon. Pro peto de Karlo li katalogis la monerojn kaj medalojn en la reĝa kolekto kaj helpis la registaron reakiri objektojn vendatajn de la parlamentanoj. Li faris historiajn esplorojn, inkl. pri la kavalireca Ordeno de la Ĝartero, kaj estis heroldo de blazonoj de 1660 al 1675.

La 1-an de aprilo 1668 mortis Lordino Mainwaring. La saman jaron, la 3-an de novembro, Ashmole denove edziĝis, kun Elizabeth Dugdale, filino de sia amiko Kavaliro William Dugdale, kiu ankaŭ estis antikvisto kaj heroldo de blazonoj.

En 1677 li donis la kolekton de Tradescant kaj aliajn objektojn al la Universitato de Oksfordo, kondiĉe ke oni konstruus taŭgan muzeon. Bedaŭrinde multaj aĵoj en lia kolekto detruiĝis per fajro en Londono en 1679. La Muzeo Ashmolean malfermiĝis en 1683.

Dum la 1680-a jardeko li komencis suferi pro malsano, sed li retenis la postenon de Kontrolisto de Akcizo eĉ post la forflugo de Jakobo la 2-a kaj la altroniĝo de Vilhelmo la 3-a, kvankam li malpli aktivis. Li mortis en Lambeth, Londono la 18-an de majo 1692, kaj testamentis la restaĵon de sia kolekto al la Muzeo Ashmolean. Dum la 19-a jarcento la plejparto de liaj libroj translokiĝis al la Biblioteko Bodelian.