Elie WIESEL (vizel), (ĝuste Eliezer Wiesel; naskiĝis la 30-an de septembro 1928 en Sighetu Marmaţiei, mortis la 2-an de julio 2016 en Novjorko) estis usona verkisto kaj ĵurnalisto hungara juddevena, verkinta en franca kaj angla lingvoj, laŭreato de Nobel-Premio pri Paco.

Elie Wiesel
Nobel-premiito
Persona informo
Elie Wiesel
Naskonomo Eliezer Wiesel
Naskiĝo 30-an de septembro 1928 (1928-09-30)
en Sighetu Marmației
Morto 2-an de julio 2016 (2016-07-02) (87-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo Kensico Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj anglajidohebrearumanafrancahungaragermana vd
Ŝtataneco UsonoReĝlando RumanioHungara reĝlando vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo vd
Familio
Patro Shlomo Wiesel vd
Patrino Sarah Feig vd
Edz(in)o Marion Wiesel vd
Infanoj Elisha Wiesel vd
Profesio
Okupo verkisto • politika aktivisto • judisto • romanisto • aŭtobiografo • universitata instruisto • tradukistoĵurnalisto • humanisto • filozofodramaturgo • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en ParizoNovjorko vd
Aktiva dum 1956– vd
Verkado
Verkoj Night vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Elie Wiesel naskiĝis en Rumanio, en ortodoksa ĥasida familio (kune kun tri fratinoj). Dum la Dua Mondmilito malliberigito de koncentrejoj en Aŭŝvico (kie pereis lia patrino kaj fratino) kaj Buchenwald (ĉi tie pereis lia patro). Post la milito li forveturis al Francio, kie li studis filozofion en Sorbono kaj komencis ĵurnalistan laboron kiel kunlaboranto de francaj kaj israelaj revuoj. En 1956 li forveturis al Usono, kie en 1963 ricevis usonan civitanecon.

Li estas proponinto de la termino holokaŭsto.

Wiesel estis prezidanto de la usona Presidential Commission on the Holocaust, poste aliŝanĝita al U.S. Holocaust Memorial Council – kaj sian socian-politikan agadon dediĉis al martireco de judoj, samtempe viktimoj de naziismo kaj stalinismo. Li iniciatis konstruon de United States Holocaust Memorial Museum de Vaŝingtono. Profesoro de humanistiko en la Universitato de Boston.

Li verkis pli ol 40 librojn, interalie romanojn: Un di Welt Hot Geszwign (Kaj la mondo restis silenta, 1956), La nuit (Nokto, 1958), La ville de la chance (1962), Le mendiant de Jérusalem (1968), Le testament d'un poète juif assassiné (1980), L'oublié (1989), rakontojn, dramojn, ĥasidajn kaj talmudajn rakontojn, eseojn.

En 1986, li ricevis Nobel-Premion pri Paco. En Usono li ricevis en 1986 la medalon Congressional Gold Medal of Achievement. Li estas aktiva cionisto, en 1997 li ricevis la distingon Guardian of Zion Award.

Verŝajne post la milito en la 40-aj jaroj, li kunlaboris kun terorisma organizaĵo Irgun, kiu faris konatan atencon al la hotelo de Reĝo Davido en Jerusalemo, la 22-an de julio 1946.

En 2008 lia fondaĵo perdis pli ol 15 milionojn da dolaroj (preskaŭ sian tutan financan havaĵon) rezulte de agado de la "piramido" de Bernard Madoff, kies fonduso estris lian bienon.


Eksteraj ligiloj redakti