Elio Izgur

sovetia Esperanto-poeto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Il'ja Jefimoviĉ IZGUR naskiĝis en 1881 en urbeto Berezino, Belorusio, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉeco de la gepatroj li povis vizitadi nenian lernejon kaj jam de la 9-jara aĝo devis labori komence en bakejo, poste li serĉis prosperon en plej diversaj profesioj: pakaĵ-portisto, kelnero, gardanto, gazetportisto, k. c. Estante 18-jara junulo, li komencis mem klerigi sin sen helpo kaj nur danke al siaj fervoro kaj neordinaraj kapabloj, havis en tio sukceson. De 1903 li kunlaboris en multaj rusaj, belorusaj kaj judaj gazetoj. Pro siaj politikaj konvinkoj (komunisto) li estis ofte persekutata de la cara registaro kaj dum la civila milito estis verdiktita de la kontraŭrevolucia registaro de Anton Denikin al morto, de kiu li estis savita nur du horojn antaŭ plenumo de la verdikto. En 1921 li estis honorigita de la 1-a Tutukraina Komitato de Scienculoj per la titolo "Scienca aganto" kaj en 1922 (por fervora servado al la interesoj de la laborista klaso) per titolo "Heroo de laboro". Li konis persone d-ron Zamenhof kaj al la movado aliĝis en 1903. Dum tri jaroj li estis Ĝenerala Konsilanto de SAT kaj de 1928 ano de la CK de SEU kaj prezidanto de Esperanto-organizaĵo en Kremenĉuko. Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV kaj estis unu el la vicprezidantoj de tiu asocio inter 1934 kaj 1936. Li estis arestita de NKVD la 23-an de novembro de 1936 kaj mortpafita la 3-an de septembro 1937.

Elio Izgur
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1881 (1881-05-16)
en Byerazino
Morto 3-an de septembro 1937 (1937-09-03) (56-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj Esperantojido
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoesperantisto
vdr

Verkoj redakti

Recenzo de Je la nomo de Dio redakti

 
 Ni enrigardas en la 214 paĝan libron kaj vidas, ke ĝi konsistas el multaj prozoformaj ĉapitroj, kompilitaj en kvin cikloj. Ni komencas legi la libron kaj baldaŭ ni konstatas, ke ĉi tiuj maliongaj ĉapitroj entenas profundsentemajn pensojn de fantaziriĉa poeto. Sed ĉi tiu sentemo ne estas pure lirika sentimenteleco, ĝi bazas efeklive sur vera vivofilozofio. La tuta materio de la eminente verko estas preskaü ĝis la fino ĉerpita el la reala vivo. La aŭtoro estas proletaro, radikaia socialisto, komunisto en senco plej ideale. Per poezie bildoriĉaj vortoj kaj sentencoj li pentras antaŭ la okuloj de la leganto la tutan surteran mizeron de la homa societo, aludanle al okazaĵoj kaj fenomenoj historiaj kaj aktualaj. La tuta homa societo, ĉu la reganta kaj la aliajn subpremanta, ĉu la subpremata klaso, vivas kaj agas laŭ lzgur tute sensence, senpripense nur por servi per siaj agoj al la ĉion pereiganta morto. Mizero de la granda amaso, diboĉado de riĉuloj, alkoholo, malsanoj, milito, hombuĉado, stulta malklereco ktp. ĉio, ĉio servas nur al la morto. La aŭtoro venas fine al la konkludo, ke per renverso de la nuna socia ordo, per evoluo de la scienco, de l’ ĝenerala klereco, de sanitara medicino, higieno kaj eŭgeniko, kiel ankaü per liberiĝo de la sklavigitaj klasoj, per racia ekspluato kaj eluzo de teknikaj progresoj kaj kosmaj fortoj la homaro atingos en estonto ne nur la idean aŭ spiritan, sed eĉ korpan senmortecon. Ĉi tiu ideo ŝajnas esti utopia. Sed kiu povas rigardi en la estonton? Kiu scias, ĉu la homa raso iom post iom, post multaj jarmiloj ne evoluiĝos al pli alte, por ni ne imagebla spirita kaj biologia rango. Kaj tiam la aütoron lzgur, kiun nuntempe oni taksas kiel fantaston, oni gloros kiel profeton. Ni vivas en la estanto. Tamen kun granda intereso legu ĉiu la rimarkindan verkon, el kiu oni povas multon lerni, eĉ se oni estas kontraŭulo de la radikala vivpercepto de la aŭtoro.
La stilo de la libro estas perfekia, nur kelkfoje iom tro peza, sed certe ankaü origina. Ankaŭ en ĝi ni kritikas ĉefe la uzon de "ĉi“ antaŭ substantivoj. La vorto „aliu“ ne estas korekta. 
— D-ro Sós. Aŭstria Esperantisto n.39 (jan 1928)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti