Elisabeth Klünder

pola esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elisabeth KLÜNDER (naskiĝis la 14-an de marto 1954 en Varsovio kun la nomo Elżbieta Czyż - mortis en Germanio la 22-an de aprilo 2002) estis pola esperantistino. La unuajn sciojn pri Esperanto ŝi akiris jam en la elementa lernejo, kiu situas en la kvartalo, kie troviĝas la Zamenhof- kaj Esperanto-stratoj. En 1973 ŝi ekstudis psikologion ĉe la universitato en Varsovio, kvankam pli volonte ŝi estus studinta ĉe artlernejo.

Elisabeth Klünder
Persona informo
Naskonomo Elżbieta Czyż
Naskiĝo 14-an de marto 1954 (1954-03-14)
en Varsovio
Morto 22-an de aprilo 2002 (2002-04-22) (48-jaraĝa)
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Helmut Klünder
Infano N. Klünder
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kun eniro en la universitaton ŝi eklernis Esperanton, kaj tuj ekaktivis en PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato) ĉe la Varsovia universitato, kies kasisto kaj trezoristo ŝi ankaŭ tuj estiĝis. De tiam ŝi partoprenis (kaj kunorganizis) ne nur multajn aranĝojn de PSEK, sed ankaŭ ofte vojaĝis eksterlanden kaj partoprenis multajn internaciajn Esperanto-aranĝojn.

Post studfino en 1978 ŝi dungiĝis kiel lerneja psikologo. Tiun laboron ŝi ĉesigis pro edziniĝo (al Helmut Klünder) kaj transloĝiĝo al Germanio en 1979. En la germana Esperanto-movado ŝi aktivis dum la 1980-aj jaroj redaktante kun Andreas Ludden Esperanto aktuell, ekde 1999 ŝi kunagadis en la organiza komitato de la Esperantorenkontiĝo PSI. Ŝi finpreparis la kulturan programon de la PSI en 2002, kiun ŝi pro malsano jam ne plu povis partopreni.

Konata ŝi estiĝis en kaj eĉ multe pli ekster la Esperanto-movado pro artaj laboroj. Plej konata estas la serio de PSI-leporoj, kiuj dum multaj jaroj ornamis la PSI-informilojn kaj PSI-broŝurojn. Kadre de la programo de PSI ŝi plurfoje gvidis kursojn pri artaj manlaboroj.

Ella ne nur multe pentris, desegnis kaj gravuris sur diversaj materialoj, sed ankaŭ skulptis ŝtonojn kaj lignon. Ŝi laboris laŭ plej diversaj stiloj, plej da atento ŝi rikoltis en la kampo de religia arto.

Ella ekspoziciis en Steinfurt, Telgte, Münster, Köln kaj Aachen, pri ŝia laboro en regionaj kaj superregionaj gazetoj kaj ĵurnaloj okaze de tiuj ekspozicioj aperis regule raportoj kaj bildoj.

Fondaĵo redakti

Post ŝia morto Helmut Klünder fondis konforme al la germana leĝo la komunutilan kaj ŝtate kontrolitan fondaĵon Elisabeth-Klünder Stiftung. Tiu ĉi fondaĵo regule subtenas modeste kaj diskrete finance partoprenantojn interalie de IS, PSI, IF kaj SOMERE ...

Eksteraj ligiloj redakti