Fondaĵo Elisabeth Klünder

(Alidirektita el Elisabeth Klünder Stiftung)

Memore al sia edzino Elisabeth Klünder, mortinta en aĝo de nur 48 jaroj pro kancero, Helmut Klünder fondis konforme al la germana leĝaro la komunutilan kaj ŝtate kontrolitan fondaĵon "Elisabeth Klünder Stiftung". Tiu ĉi fondaĵo regule subtenas modeste kaj diskrete finance partoprenantojn interalie de Internacia Seminario, Printempa Semajno Internacia, Internacia Festivalo, Novjara Renkontiĝo kaj SOMERE.

Fondaĵo Elisabeth Klünder
Esperanto-fondaĵo
Jura formo fondaĵo
vdr

La fondaĵon administras la fondaĵo "Stiftung Mondo".

Detalojn pri la fondaĵo (statuto) vi trovos sur la retpaĝoj. Tie vi ankaŭ povas rigardi artverkaĵojn de Ella Klünder, kiuj inter Esperantistoj apenaŭ estas konataj.

Eksteraj ligiloj redakti