Elizabeta Gabriela de Bavario
Dukino Elizabeta Gabriela de Bavario (germane Elisabeth Gabriele Valérie Marie Herzogin in Bayern, naskiĝis la 25-an de julio 1876 en kastelo Possenhofen, mortis la 23-an de novembro 1965 en Bruselo) estis bavaria princino kaj pli poste belga reĝino. En la jaro 1900 ŝi edziniĝis al heredanto de la belga trono Alberto la 1-a (reĝo ekde la jaro 1909), ŝia filo estis reĝo Leopoldo la 3-a. Dum la unua mondmilito kiel reĝino-edzino ŝi regule vizitis batalfronton, ŝi financis diversajn plibonigojn al soldatoj kaj flegis ilin. Ŝi estis granda ŝatantino kaj subtenantino de arto. Dum la dua mondmilito kiel reĝino-patrino ŝi kondamnis konduton de naziistoj al judoj kaj savis centojn de judaj infanoj. En la jaro 1965 Jad Vaŝem donis al ŝi titolon justulino inter la popoloj.[1]
Elizabeta Gabriela de Bavario | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝedzino de Belgio | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1876 en Possenhofen | ||||
Morto | 23-an de novembro 1965 (89-jara) en Bruselo | ||||
Mortis pro | kardivaskulsistema malsano [#] | ||||
Tombo | Royal Crypt [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | germana • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Belgio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vitelsbaĥoj [#] | ||||
Patro | Karl Theodor, Duke in Bavaria [#] | ||||
Patrino | Infanta Maria Josepha of Portugal [#] | ||||
Gefratoj | Marie Gabriele, Crown Princess of Bavaria • Duchess Amalie in Bavaria • Duchess Sophie Adelheid, Countess of Toerring-Jettenbach • Duke Franz Joseph in Bavaria • Duke Ludwig Wilhelm in Bavaria [#] | ||||
Edz(in)o | Alberto la 1-a [#] | ||||
Infanoj | Leopoldo la 3-a • Karolo de Belgio • Queen Marie-José of Belgium [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno • fotisto [#] | ||||
Aktiva en | Soest [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ReferencojRedakti
- ↑ Belgium virtual wall of honor. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-06-21.