Elizabeth Bowes-Lyon

Elizabeth Bowes-Lyon, aŭ Elizabeto, la reĝina patrino (4-a de aŭgusto 190030-a de marto 2002), estis 19361952 reĝino de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (ne reganta mem, sed edzino de reĝo Georgo la 6-a).

Elizabeth Bowes-Lyon
Queen Elizabeth the Queen Mother portrait.jpg
Coat of Arms of Elizabeth Bowes-Lyon.svg
Persona informo
Elizabeth Bowes-Lyon
Naskonomo The Honourable Elizabeth Angela Marguerite Bowes-Lyon
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1900 (1900-08-04)
en Hitchin
Morto 30-an de marto 2002 (2002-03-30) (101-jara)
en Royal Lodge
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo King George VI Memorial Chapel [#]
Religio Anglikanismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Palaco Buckingham • Clarence House [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Familio
Dinastio Dinastio Windsor [#]
Patro Claude Bowes-Lyon [#]
Patrino Cecilia Nina Cavendish-Bentinck [#]
Gefratoj Violet Bowes-Lyon • Mary Bowes-Lyon • Patrick Bowes-Lyon • John Herbert Bowes-Lyon • Alexander Bowes-Lyon • Fergus Bowes-Lyon • Rose Bowes-Lyon • Michael Bowes-Lyon • David Bowes-Lyon [#]
Edz(in)o Georgo la 6-a [#]
Infanoj Elizabeto la 2-a • Margareto de Britio [#]
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo • aristokrato • reĝino patrino [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Elizabeth Bowes-Lyon

Lady Elizabeth Bowes-Lyon estis la plej juna filino de Claude George Bowes-Lyon, 14-a grafo (earl) de Strathmore kaj Kinghorne. Ŝi geedziĝis la 26-an de aprilo 1923 kun Alberto, princo de Jorko, dua filo de reĝo Georgo la 5-a. Tiu geedziĝo iĝis populara en la lando, ĉar ĝis tiam angla princo kutimis edziĝi al alilanda princino.

La 11-an de decembro 1936, Eduardo la 8-a abdikis kaj edzo de Elizabeto iĝis reĝo, kun la nomo Georgo la 6-a. Elizabeto neniam pardonis al Eduardo, ke li abrupte abdikis.

Elizabeto kaj Georgo havis du filinojn:

Kiam ŝia edzo mortis je la 6-a de februaro 1952 kaj Elizabet la 2-a surtroniĝis, la pli frua reĝino oficiale iĝis "Ŝia Moŝto reĝino Elizabet, la Reĝino patrino", populare nomata Queen Mum ("Reĝino-Panjo"). Ŝi restis plej estimita ano de la reĝa familio.