Elizabeto Ĉarloto de Palatinato
- Ne konfuzu kun samnoma parencino, Elizabeto Ĉarloto de Palatinato (1597–1660), elektistedzino de Brandenburgio, patrino de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio).
Elizabeto Ĉarloto, princino de Palatinato, germane Elisabeth Charlotte, Prinzessin von der Pfalz aŭ Liselotte von der Pfalz, france Charlotte-Élisabeth de Bavière, ankaŭ nomata "la princino palatinata" (naskiĝis la 27-an de majo 1652 en Heidelberg; mortis la 8-an de decembro 1722 en Saint-Cloud ĉe Parizo), estis edzino de Filipo de Francio kaj per tio dukino de Orléans kaj bofratino de reĝo Ludoviko la 14-a de Francio. Ŝi iĝis literature kaj historie fama i.a. pro sia ampleksa korespondado (ĉ. ses mil leteroj ŝiaj konserviĝis; ŝi eble skribis dekoble pli).
Elizabeto Ĉarloto de Palatinato | ||
---|---|---|
Dukino de Orléans | ||
Elizabeto Ĉarloto de Palatinato
| ||
Persona informo | ||
Elisabeth Charlotte von der Pfalz | ||
Naskiĝo | 27-an de majo 1652 en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 8-an de decembro 1722 (70-jaraĝa) en Saint-Cloud ĉe Parizo, Francio | |
Mortis per | malsano vd | |
Tombo | Baziliko de Saint-Denis, Parizo | |
Religio | kalvinismo, poste katolikismo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Palatinato • Reĝlando Francio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Vitelsbaĥoj (denaske) Burbonoj (progeedze) | |
Patro | Karolo la 1-a Ludoviko, princo-elektisto de Palatinato | |
Patrino | Charlotte, landgrafino de Hesio-Kaselo | |
Gefratoj | Luise von der Pfalz • Karl Ludwig von der Pfalz • Charles II, Elector Palatine vd | |
Edz(in)o | Filipo de Francio | |
Infanoj |
| |
Parencoj | Elizabeto Stuart • Sofia de Palatinato • Frederiko la 5-a • Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Countess Louise Juliana of Nassau • Louise Juliana of the Palatinate • Georgo la 1-a de Britio • Ludoviko la 14-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Idoj redakti
Filipo kaj Elizabeto Ĉarloto havis jenajn gefilojn:
- Aleksandro Ludoviko de Orléans, duko de Valois (1673–1676)
- Filipo la 2-a de Orléans (1674–1723), edziĝis kun Françoise-Marie de Bourbon-Blois, (1677-1749) oficiale agnoskita ekstergeedzeca filino de Ludoviko la 14-a
- Elisabeth Charlotte (1676–1744), edziniĝis kun Leopoldo de Loreno; filo de ili estis imperiestro Francisko la 1-a Stefano, edzo de Maria Teresia de Habsburgo.
Eksteraj ligiloj redakti
Informoj pri Elizabeto Ĉarloto de Palatinato en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Liselotte en la Virtuala Biblioteko – Historio de Palatinato germane
- FemBiographie: Liselotte von der Pfalz germane